Germán Valdés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germán Valdés
Persona informo
Naskonomo Germán Cipriano Teodoro Gómez Valdés y Castillo
Naskiĝo 19-an de septembro 1915 (1915-09-19)
en Meksikurbo
Morto 29-an de junio 1973 (1973-06-29) (57-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortokialo pankreata kancero
Tombo Panteón Jardín
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Familio
Frat(in)oj Antonio Valdés Castillo • Manuel Valdés • Ramón Valdés
Infano Rosalía Valdés
Okupo
Okupo kantistoaktoro • filmaktoro • televida aktoro • entreprenisto
TTT
Retejo https://www.tintan.com.mx/
vdr

Germán VALDÉS «Tin Tan» (Meksikurbo, 19-a de Septembro 1915 - samloke, 29-a de Junio 1973) estis meksika aktoro, kantisto kaj komediisto.

Li ludis la rolon de "pachuco" [paĈUko], nome populara stilo de malriĉaj elmigrantoj ĉe la landlimo inter Meksiko kaj Usono. Tio okazis ekzemple en El hijo desobediente (La malobeema filo, 1945) en kiu «Tin Tan» estas konfuze misrekonata kiel filo de milionuloj.

Famis lia kanto «Bonita», de Luis Arcaraz, ludita en la filmo Músico, poeta y loco, klopode al altiro de la rolulino ludita de la aktorino Meche Barba. Same memorinda estis lia ludo de "Contigo", en la filmo El rey del barrio, same cele al la rolulino tiufoje ludita de la aktorino Silvia Pinal.

Famo definitiva venis per eklaboro kun la reĝisoro Gilberto Martínez Solares, ekde la filmo Calabacitas tiernas, ekde kiam li iĝis kun Cantinflas unu el la du plej elstaraj komikistoj de la lando. Li kunlaboris kun aliaj komediistoj grandkvalitaj, inter kiuj menciindas Marcelo Chávez, Famie Kauffmann "Vitola", la aktoro José René Ruiz Martínez "Tun Tun" kaj liaj fratoj Ramón kaj Manuel. Inter memorindaj scenoj estas tiuj kun Pedro Infante en la filmo de tiu lasta También de dolor se canta, kiu estas klasiko de la meksika kino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]