Germaine Lemonnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Germaine LEMONNIER (naskiĝis en 1905; mortis en 1994 en Vanves) estis franca esperantistino, multjara prezidantino kaj kunrefondinto de Franca Fervojista Esperanto-Asocio, honora membro de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.

Ŝi ludis gravan rolon ĉe la fondo de FISAIC, internacia kultura organizo de fervojistoj.