Germana ŝipveturmuzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana ŝipveturmuzeo
muzeo • muzea konstruaĵo • fondaĵo
Lando Germanio vd
Situo Mitte
Adreso Hans-Scharoun-Platz 1, 27568 Bremerhaven
Estiĝo 1971
Direktoro Sunhild Kleingärtner
Koordinatoj 53° 32′ 24″ N, 8° 34′ 37″ O (mapo)53.54018.577Koordinatoj: 53° 32′ 24″ N, 8° 34′ 37″ O (mapo)
Germana ŝipveturmuzeo (Germanio)
Germana ŝipveturmuzeo (Germanio)
DEC
Germana ŝipveturmuzeo
Germana ŝipveturmuzeo
Situo de Germana ŝipveturmuzeo
Map
Germana ŝipveturmuzeo
Retpaĝo https://www.dsm.museum/
vdr
Germana ŝipveturmuzeo, Scharoun-konstruaĵo, maldekstre: la plivastiga konstruaĵo

La Germana ŝipveturmuzeo ("Deutsches Schiffahrtsmuseum") en Bremerhaven estas la nacia muzeo de Germanujo pri ŝipveturado. Kiel esplormuzeo ĝi kunigas agadojn de ekspoziciado kaj esplorado. La muzeo apartenas al la Leibniz-Gemeinschaft.

Fondo[redakti | redakti fonton]

De Novembro 1969 ĝis 1973 estis starigita la muze-konstruaĵo laŭ planoj de la arĥitekto Hans Scharoun komunlabore kun la Bremerhaven-a arĥitekto Helmut Bohnsack. En 1971 la scienca esplorlaboro komenciĝis en la muzeo. La 5-an de Septembro 1975, post la finformado de la ekzpoziciejo, la muzeo estis al la publiko transdonita de la siatempa ŝtatprezidanto de Federacia Respubliko Germanujo Walter Scheel.

Ekspoziciaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la sekva tempo la muzeo estis daŭre pliampleksigata per pliaj ekspoziciaĵoj kaj plivastigaj konstruaĵoj, tiel ke ĝi povas vaste informi pri la ŝipveturhistorio de la pli novaj kaj pli malnovaj tempoj. Elstaraĵo estas la en Bremeno trovita Hans-liga velŝipo el 1380.

En la muze-haveno estas kvin viziteblaj ŝipoj:

En la ekstera tereno povas esti vizitataj kvar ŝipoj:

  • la betonŝipo Paul Kossel
  • la havena trenŝipo Stier kun Voith-Schneider-helicaro
  • la vel-jaĥto Diva
  • la apogflugila boato WSS 10
  • la lumturŝipo Elbe 3 Bürgermeister Abendroth II (ne interkonfuzenda kun la lumturŝipo Elbe 3 en la muze-haveno Oevelgönne en Hamburgo)

En la havenbaseno kuŝas la surpaŝebla submarŝipo Wilhelm Bauer. Ĝi estas prizorgata de memstara subten-asocio.

La Jaguar-klasa rapid-ataka boato Kranich kuŝis en la muzehaveno ĝis 2006. Poste ĝi estis vendita cele al enrubigo pro granda diseriĝo de la ligna trunko al Verwertungsgesellschaft für besatzungseigene Güter (VEBEG; t. e. la germana asocio por la utiligado de ne plu uzataj ŝtataj havaĵoj).

Antaŭ la muzeo troviĝas skulptaĵo de la skulptisto Stephan Balkenhol.

Novaj ekspoziciaĵoj[redakti | redakti fonton]

2009: Stirejo de la konata iama inter-marbaneja pasaĝerŝipo MS Wappen von Hamburg


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare ekde 1975 aperas la Deutsches Schiffahrtsarchiv, t. e. la aktuala scienca jarlibro de la muzeo. La temaro ampleksas multfacetajn fakojn, kiel ŝipvetur-arĥeologion, maran kaj enland-akvan ŝipveturadon, ŝipfaradon, mar-armeon, fiŝkaptadon, navigacion, polus- kaj mar-esploradon, soci-historion de marveturado, marrilatan etnologion kaj multon pli. En la centro ja estas la historio de ŝipveturado, sed ĉiam denove kontribuoj de eksterlandaj aŭtoroj montras la internacian esplorstaton. Al ĉiuj kontribuoj estas aldonataj anglaj kaj francaj resumoj. La dirita publikigaĵo aperas en la eldonejo Oceanum Verlag Wiefelstede (DSA 31 2008, ISBN 978-3-86927-031-9), ISSN 0343-3668 kaj estas havebla ĉe http://www.oceanum.de kaj kiel unuopa kajero (EUR 23,50) kaj kiel abono (EUR 19,50).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

53° 32′ 36″ N 8° 34′ 28″ O / 53.54333 °N, 8.57444 °O / 53.54333; 8.57444 (mapo)