Germana Asocio de Gimnastikantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Asocio de Gimnastikantoj
Deutscher Turner-Bund
emblemo
sport-rega organizaĵo
Komenco 1848 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Frankfurto ĉe Majno
 Germanio
Tipo sporto (gimnastiko)
Membro de Federal Association for the Promotion of Swimming Education • Germana Olimpika Sporta Asocio • European Gymnastics • Internacia Federacio de Gimnastiko • Bundesarbeitsgemeinschaft Mehr Sicherheit für Kinder • Bundesarbeitsgemeinschaft der Seniorenorganisationen • Bundesvereinigung Deutscher Musikverbände • Deutsche Olympische Akademie Willi Daume • Bundesvereinigung Prävention und Gesundheitsförderung • Deutsche Bläserjugend • Deutscher Sportbund vd
Estr(ar)o Rainer Brechtken (stato de printempo 2014)
Lingvoj

germana

Retejo http://www.dtb-online.de
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La Germana Gimnastika Asocio aŭ pli laŭvorte Germana Asocio de Gimnastikantoj - germane Deutscher Turner-Bund (DFB) - estas la nacia organizaĵo pri gimnastiko en Germanio. Ĝi fondiĝis en 1848 en Hanau - kadre de la demokratiiga revolucio de 1848, kiu nur havis dumtempan sukceson, sed post malpli ol du jaroj estis venkita fare de la armeoj de la nedemokratiaj feŭdaj ŝtatoj de Germanlingvio. La sporta asocio tamen rajtis pluekzisti, kaj en 1860 en Coburg organiziĝis unua "Germana Gimnastika Festo" (germane Deutsches Turnfest), kiu poste iĝis tradicia amase partoprenata evento.

enirejo de la centra asocia oficejo en Frankfurto ĉe Majno, proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena

En 1868 la asocio integriĝis en novan asocion nomata Deutsche Turnerschaft (DT, en Esperanto "Germana Gimnastikantaro"), aŭ transformiĝis al vi, laŭ vidpunkto. Paralele al la organizaĵo DT en 1893 fondiĝis socialdemokratia organizaĵo nomata Arbeiterturnerbund (ATB, Laborista Gimnastika Asocio), en 1919 renomata Arbeiter-Turn- und Sportbund (ATSB, Laborista Gimnastika kaj Sporta Asocio). La lasta antaŭmilita tutgermana festo organizitis en 1913 en Lepsiko sub la gvidado de Rudolph Witzgall. Post la ekrego de la nazioj en Germanio en 1933, la socialdemokratia asocio malpermesiĝis senprokraste, kaj la asocio DT en 1935 estis devigita "mem malfondiĝi", favore al nazia organiza strukturo pri sportado. En 1950 asocio je la origina nomo „Deutscher Turner-Bund“ refondiĝis en Tübingen.

Internacie la Germana Asocio de Gimnastikantoj membras en la Federacio Internacia de Gimnastiko (france Fédération Internationale de Gymnastique, FIG) kaj en marto 1982 ankaŭ estis fondomembro de la kontinenta suborganizaĵo Unio Eŭropa de Gimnastiko (Union Européenne de Gymnastique, UEG). Nacie, la asocio estas sekcio de la Germana Olimpika Sporta Asocio (DOSB). La asocio reprezentiĝas per elstaraj gimnastikistoj en internaciaj konkursoj, sed precipe tamen ĝi reprezentas signifan parton de la tuta loĝantaro de Germanio: Laŭ la stato de 2013[1] en la asocio membris 5 132 778 germanaj gimnastikantoj (kaj plenkreskaj kaj infanaj), kiuj organiziĝis en 20 443 lokaj kluboj. Sekve la asocio estas la dua plej granda laŭfaka sporta organizaĵo en Germanio, post la Germana Futbal-Asocio, kiu havas iom pli ol 6 milionoj da membroj. La sidejo de la asocio estas en arbara kvartalo en la sudo de la urbo Frankfurto ĉe Majno, najbare de tiu de la Germana Futbal-Asocio kaj proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena.

Artista spektaklo Feuerwerk der Turnkunst[redakti | redakti fonton]

materialoj pri la spektaklo de 2014

Aparte elstara evento krom la Germana Gimnastika Festo estas la sceneja prezentaĵo Feuerwerk der Turnkunst ("piroteknikaĵo de gimnastika arto") de artistaj gimnastikistoj, kiu ĉiujare turnee prezentiĝas fine de decembre ĝis fine de januare en serio de germaniaj urboj (en 2014 temis pri sume 20 eventejoj). La turneo de januaro 2014 havis la temon "Esperanto - mitreißend, exotisch, spektakulär" ("Esperanto - entuziasmiga, ekzotika, spektakla"). En ĝi la komparo al la lingvo Esperanto uziĝis por subtreki la internaciecon de la artista prezentaĵo, sed la internacia lingvo ankaŭ mem en la voĉaj komentoj (kaj skribaj dokumentoj) de la evento prezentiĝis plej pozitive. Unua el pluraj kulminoj de la evento estis modernece rokmuzike balada interpreto de la poemo "La Espero" de L. L. Zamenhof kantata fare de la muzikistino Olivia Irmengard Grassner kun infana ĥoro el la urbo Hanovro - en plejparte senakcenta Esperanto, kiun la spektantoj en la programa kajero ankaŭ povis sekvi en esperantlingva skriba versio kun proza germanlingva traduko.[2] Sed ankaŭ en la plia fluo de la evento multis flataj aludoj al la simpatia internacieco de Esperanto, kaj fine la artistoj disĵetis plurajn ŝvebantajn tergloboformajn balonojn en la spektantaron, simbole por la dezirinda pludisvastiĝo de la pacaj ideoj de la internacia lingvo. Laŭ informo de la germana radia kaj televida korporacio ARD taksatas, ke ĝis fino de januaro 2014 pli ol 200 000 spektantoj vidis la scenejan prezentaĵon "Esperanto".[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]