Germana Doganunio
Germana Doganunio | ||
---|---|---|
Deutscher Zollverein | ||
organizaĵo | ||
Dum | 1834 – 1919 | |
Antaŭulo | Preußisch-Hessischer Zollverein | |
![]() Kresko de la Germana Doganunio
| ||
Tipo | dogana unio | |
Fondodato | 1834 | |
Lando | Germanio | |
La Germana Doganunio, germane Deutscher Zollverein [dojĉa colfa.ajn], estis dogana unio inter pluraj germanaj ŝtatoj, do interkonsento pri libera (sen-dogana) varokomerco inter la membro-ŝtatoj kaj komuna dogana politiko kontraŭ ne-membro-ŝtatoj. Ĝi plifaciligis la komercon sur la teritorio de ĝiaj membroŝtatoj kiu antaŭe estis dividita en multegajn teritoriojn inter si dividitajn per doganaj barieroj.
La ekonomia unuiĝo de Germanio antaŭis la politikan unuigon de Germanio en 1871 sub gvido de Prusio. Partoprenis en ĝi la plej multaj germanaj ŝtatoj kiuj membris en la Germana Federacio, tamen kun la grava escepto de Aŭstrio.