Germana Progrespartio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Germana Progrespartio (Germane: Deutsche Fortschrittspartei, DFP) estis la unua moderna politika partio en Germanio, fondita de liberalaj membroj de la malalta ĉambro de la Parlamento de Prusio (Abgeordnetenhaus) en 1861, kiel opozicio al la Ministro-Prezidento Otto von Bismarck.

Georg von Vincke estis proksima al la arigo de la komencaj pioniroj de la partio. Inter fondintoj estis Rudolf Virchow, Theodor Mommsen, Werner von Siemens, Benedict Waldeck, Hermann Schulze-Delitzsch, Hans Victor von Unruh, Wilhelm Loewe kaj Johann Jacoby.

En sia programo, la partio respondis al la Demando pri Germanujo per postulo de Unuigo de la Germanaj ŝtatoj kun centra povo en Prusio (Kleindeutsche Lösung, malgrandgermana solvo). Ili postulis ankaŭ reprezentan demokration — kvankam ne universalan voĉdonrajton pro la Prusia sistemo tri-klasa —, plibonigo de la regado de la leĝo kaj pli granda respondeco por la lokaj registaroj. Antaŭ la leviĝo de la Socialdemokratoj, ĝi estis la ĉefa maldekstra partio en Germanio, kaj ĝi estis ankaŭ la unua Germana partio kun kandidatoj kaj deputitoj agantaj laŭ komuna partia platformo.