Germana aŭtovojo A59

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana aŭtovojo A59
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 70 km
Lando: Nordrejn-Vestfalio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej gravaj urboj, urbopartoj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

La germana aŭtovojo A59 (germane Autobahn 59, mallonge A59, aŭ formale Bundesautobahn 59, mallonge BAB 59) estas aŭtovojo en tri partoj inter la urboj Dinslaken kaj Bonn en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. La aŭtovojo longas 70 kilometrojn. Malgraŭ tiu relativa mallongeco la vojo estas grava nord-suda trafika ligilo en okcidenta Germanio. Inter la urboj Kolonjo kaj Bonn ĝi estas la ĉefa ŝosea vojo oriente de la rivero Rejno. Gravaj urboj laŭlonge de la vojo krom la finpunktoj Dinslaken kaj Bonne estas interalie Duisburg, Düsseldorf, Leverkusen, Kolonjo (ekzakte ties urbopartoj oriente de la Rejno, inter ili Mühlheim, Delbrück, Deutz, Kalk kaj Porz) kaj Sankt Augustin. La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A42 kaj A40 en Duisburg, A46 en Düsseldorf, A1, A3, A4 kaj A559 en Kolonjo, A560, A565 kaj A562 en Bonn (ekzakte ties urbopartoj oriente de la Rejno, inter ili Beuel, Pützchen, Ramersdorf kaj Oberkassel). En la loko kie kruciĝas la A59, la urba vojo A562 kaj la federacia vojo 42 en la kvartalo Ramersdorf, la aŭtovoja kruciĝo volviĝas ĉirkaŭ la mezepoka kastelo Kommende Ramersdorf, origine rezidejo de la Ordeno de germanaj kavaliroj.

la aŭtovojo en la haveno de Duisburg