Germana aŭtovojo A620

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana aŭtovojo A620
urban freeway
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 31 km
Lando: Sarlando
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

La germana aŭtovojo A620 (germane Autobahn 620, mallonge A620, aŭ formale Bundesautobahn 620, mallonge BAB 620) estas aŭtovojo inter la urboj Saarlouis kaj Saarbrücken en la federacia lando Sarlando de Germanio. La aŭtovojo longas 31 kilometrojn, kaj havas plurajn funkciojn: unuflanke ĝi estas parto de la vojo inter Luksemburgio kaj Saarbrücken (kaj de tie plu al la germana aŭtovojo A6 orienten al la sudo de Germanio, kaj aliflanke estas vojo tra la urbaro de Sarlando, kiu forprenas multan trafikon el la urboj, nelaste el la centro de la landa ĉefurbo Saarbrücken.

La vojo konstruiĝis inter la jaroj 1961 kaj 1963. Parte ĝi vojas laŭlonge de la rivero Saro, kaj por ĝia konstruo necesis movi la historian remparon de la urba kastelo de Saarbrücken je 20 metroj for de la vojo. La aŭtovojo en Saarlouis estas ligata al la aŭtovojoj A8 kaj en Saarbrücken je la germana aŭtovojo A6. Dumvoje ĝi krom la finurboj Saarlouis kaj Saarbrücken pasas la urbon Völklingen.

foje (jen en decembro 1993) la aŭtovojo estas komplete inundata fare de la rivero Saro