Germana aŭtovojo A64

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana aŭtovojo A64
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 14 km
Lando: Rejnlando-Palatinato
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

La germana aŭtovojo A64 (germane Autobahn 64, mallonge A64, aŭ formale Bundesautobahn 64, mallonge BAB 64) estas aŭtovojo inter la urboj Trier (Treviro) kaj Luksemburgo en la okcidenta parto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato en sudokcidenta Germanio. La vojo lonĝas nur 14 kilometrojn, sed aparte por la ŝtato Luksemburgo estas grava daŭrigo de ties aŭtovojo 1 al Germanio kaj la resto de centra Eŭropo. Komplete ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo . Norde ĝi pro mediprotektaj kialoj ne estis daŭrigita ĝis la germana aŭtovojo A1, sed transiras al la aŭtovojo A64a, ĝis 2021 la federacia vojo B52 de nur kvar kilometroj, kiu en tiu parto korespondas al la eŭropa ŝoseo kaj ankaŭ antaŭ 2021 vastis kompareble al aŭtovojo.

la aŭtovoja ponto Sauertal ĉe la limo inter Germanio kaj Luksemburgo