Germana aŭtovojo A93

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana aŭtovojo A93
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 268 km
Landoj: Bavario
Mapo
Foto
la vojo ĉe Altenstadt an der Waldnaab
la vojo ĉe Altenstadt an der Waldnaab
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
vdr

La germana aŭtovojo A93 (germane Autobahn 93, aŭ BAB 93, mallonge por Bundesautobahn 93, „federacia aŭtovojo 93“) estas parto de la unuaranga trafika reto de aŭtovojoj en Germanio. Ĝi vojas 268 kilometrojn tra la federacia lando Bavario. La plej norda punkto estas la urbo Hof (Saale) (tie konektata al la aŭtovojo ), de tie la vojo iras suden ĝis la regiono Hallertau, konata pro intensa kultivo de lupolo precipe por biero (tie konektata al la aŭtovojo ). Poste, irante suden la individua motora trafiko uzas la aŭtovojon ), la preskaŭringan urban vojon ĉirkaŭ Munkeno kaj la vojon , kaj de tie ankoraŭ estas 25 kilometrojn longa vojo de la numero A93 de Rosenheim suden al Kiefersfelden ĉe la limo al Aŭstrio kaj plugvidas al Innsbruck. Gravaj urboj survojaj estas Selb, Marktredwitz, Neustadt an der Waldnaab, Weiden (Supra Palatinato), Nabburg, Schwarzenfeld, Schwandorf, Regenstauf, Regensburg, Bad Abbach kaj Siegenburg en la norda vojparto, kaj la komunumoj Raubling, Brannenburg kaj Oberaudorf en la suda vojparto.

La vojo estas parto de la eŭropaj ŝoseoj kaj .

la vojo ĉe Oberaudorf, fone la montomasivo Kaisergebirge de la Alpoj