Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Germanio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
La germana nacia teamo de futbalo estas inter la plej sukcesaj en historio. Ĝi gajnis (se oni konsideras ankaŭ la periodo kiam ĝi reprezentis nur Okcidentan Germanion) kvar Mondpokalojn kaj tri Europajn Ĉampionadojn. Krome ĝi atingis la duan lokon en la finaloj de la Mondpokalo kvarfoje kaj en la finalo de la Europa Ĉampionado dufoje.