Militoj de Germana Unuiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Germanaj Unuigaj Militoj)
Proklamado de la Unua Germana Imperiestro, Vilhelmo la 1-a.

La Militoj de Germana Unuiĝo estis tri militaj konfliktoj kondukintaj al la kreo de la Germana Imperiestra Regno en la jaro 1871. Temas pri la Dania-Germana Milito okazinta je 1864, la Prusia-Aŭstria Milito de 1866 kaj la Francia-Prusia Milito de 1870 kaj 1871.

Dania-Germana Milito[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dania-Germana Milito.

La unua el la tri militoj estis batalata inter Danujo kaj la germanaj ŝtatoj Aŭstrujo kaj la Reĝlando Prusjuo. La konflikta temo estis la du regionoj Ŝlesvigo kaj Holstinio, kiuj fluktuis inter Danujo kaj la germanaj ŝtatoj, kaj kiuj intencis akiri pli da nacia suvereneco. Ekde 1815, sekve de la Viena Kongreso, Holstinio apartenis al la Germana Federacio, kiu estis tre loza alianco inter ĉiuj germanaj landoj, kies dominantaj potencoj estis Prusujo kaj Aŭstrujo. Post la Ŝlesvig-Holstinia milito de 1848 ĝis 1851, la regionoj akiris pli da sendependeco ene de la dana ŝtato. Aŭstrujo kaj Prusujo tamen volis, ke Ŝlesvigo kaj Holstinio apartenu al la germana flanko.

La 1-an de Februaro 1864, prusaj kaj aŭstraj trupoj atakis Danujon. Kiam la federaciaj soldatoj venke batalis ĉe la Düppeler Schanzen en Aprilo 1864, kio fakte jam igis la germanojn la venkantoj en la milito, en Prusujo kaj Aŭstrujo ekflamis esperoj de germana naciismo. Post kiam paca pakto ne povis esti atingata, prusaj soldaatoj okupis la insulon Alsen, kiu estis strategie grava por Danujo. Fine, la 30-an de Oktobro 1864, la danoj transdonis Ŝlesvigon, Holstinion kaj Lauenburg al la germanaj landoj kadre de la Paco de Vieno. Aŭstrujo kaj Prusujo inter si decidis pri la administracio de la akirataj teritorioj la 14-an de Aŭgusto 1865 en la Konvencio de Gastein. Laŭ ĝi, Prusujo administris Ŝlesvigon, Holstinio iĝis regiono sub aŭstra administracio kaj Lauenburg estis ekde tiam regata direkte de la prusa reĝo Vilhelmo la 1-a.[1]

Prusia-Aŭstria Milito[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prusia-Aŭstria milito.

La dua milito kondukinta al la germana unuiĝo estis inter Prusujo kaj Aŭstrujo, kiuj ambaŭ volis posedi kaj Ŝlesvigon kaj Holstinion, do ankaŭ la parton de la alia. Krome, jam de longe ekzistis malamikecoj inter Aŭstrujo kaj Prusujo pri la dominanteco en la germana politiko. Fine, Aŭstrujo havis sur sia flanko la trupojn de la Germana Federacio, kiun ĝi estris.[2] Post kiam Prusujo tamen venkis en la milito, la Federacio, al kiu Prusujo estis apartenanta antaŭ la milito, estis dissolvata. Ĝin anstataŭigis la Nordgermana Federacio, kiu nun estis estrata de Prusujo kaj kiu ne inkludis Aŭstrujon nek la aliajn sudgermanajn ŝtatojn. En la Paco de Prago (1866), oni ankaŭ decidis ne plue malbone trakti Aŭstrujon, por ke oni povu alianciĝu kun ĝi en estonteco.

Francia-Prusia Milito[redakti | redakti fonton]

Napoleono la 3-a ĉe la batalo de Sedan
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Francia-Prusia Milito.

En la fina, la tria milito de germana unuiĝo, Prusujo batalis kontraŭ Francujo. La militon ekis postulo de la franca imperiestro Napoleono la 3-a, ke neniam hohencolerna (prusa) noblulo iĝu reĝo de Hispanujo, kies trono estis vakanta tiutempe. Post kiam la prusa reĝo informis la francan diplomaton, ke li ne povu ĵuri je neniama surtronigo de iu prusa noblulo, la hohencolerna kandidato por la trono informis la reĝon, ke li jam malakceptis la oferton el Hispanujo, ke li iĝu ties nova ŝtatestro. Sekve, la prusa reĝo lasis serviston diri al la diplomato, ke la afero estu finata kaj ke li “ne plu devus ion ajn diri al sinjoro diplomato”[3]. Kiam Otto von Bismarck, ĉefministro de Prusujo, ricevis depeŝon, en kiu prusa oficisto priskribis ĉi-ĉion, li iomete ŝanĝis la enhavon de tio, kion la reĝo estis dirinta al la diplomato: Bismarck forigis la fakton, ke la reĝo estis ricevinta la mesaĝon de la trona kandidato, ke tiu jam malakceptis la tronon, do la depeŝo aspektis tiel, ke la reĝo ne kapablus ĵuri por eterne, ke neniam iu pruso iĝu hispana reĝo, kaj ke li “ne plu devus ion ajn diri al sinjoro diplomato”. Tiun depeŝon publikigis Bismarck, kiu provis provoki la Francan nacion.

Bismarck sciis, ke Napoleono la 3-a havis politikajn problemojn en Parizo, kaj do estis optimisma pri prusa venko en kazo de milito kontraŭ Francujo. Provokinte Francujon en la menciita depeŝo, kiu konatiĝis kiel depeŝo de Ems laŭ la kuracloko de la Vilhelmo la 1-a, Napoleono deklaris militon kontraŭ Prusujo. En ĝi, la germanaj landoj batalis kontraŭ Francujo kaj spirito de nacia supereco estiĝis. Post kiam Francujo estis superata de la germanoj, Bismarck uzis la naciisman humoron por unuigi ĉiujn germanajn teritoriojn. Li skribis leteron al la reĝo Ludoviko la 2-a, kies lando Bavario estis plej influa en la sudo de Germanujo, por konvinki lin per mona donaco, ke li konsentu al la proklamo de Vilhelmo la 1-a kiel Germana Imperiestro. Ludoviko konsentis kaj oni proklamis la Germanan Regnon en la Palaco de Versajlo, kie dum longa tempo regis la francaj reĝoj ĝis la franca revolucio de 1789.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Scriba, Dr. Arnulf: Der Deutsch-Dänische Krieg von 1864. El: Deutsches Historisches Museum (DHM). Ligilo: https://www.dhm.de/lemo/html/reaktion/deutscherbund/krieg/index.html. Vidita la 23-an de Decembro 2013.
  2. Anton, Ralph: Deutscher Krieg. El: deutsche-schutzgebiete.de. Ligilo: http://www.deutsche-schutzgebiete.de/deutscher_krieg.htm. Vidita la 23-an de Decembro 2013.
  3. documentArchiv: Emser Depesche. Laste ŝangita la 3-an de Januaro 2004. Ligilo: http://www.documentarchiv.de/nzjh/ndbd/emser-depesche.html. Vidita la 23-an de Decembro 2013.