Germania Inferior

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Germania Inferior ("Malsupra Ĝermanio") estis provinco de la Romia Imperio, okcidente de la rivero Rejno. Ĝi estis instalita en la 80-aj jaroj el la antaŭa orienta parto de la romia provinco Gallia Belgica, ĝis la riverego Rejno, kaj la provincaj legianoj ekde tiam respondecis pri la defendo de la imperia limo ĉe tiu riverego.

Germania Inferior, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis partojn de la hodiaŭa ŝtato Nederlando, la nordokcidentan parton de Germanio kaj la tutan hodiaŭan Belgion. La provinco instaliĝis dum la jaro 89: Antaŭe en la teritorio ekzistis armea distrikto, kiu administre origine ekde la fino de la Gaŭla Milito (-58 ĝis -52) ligiĝis al la romia provinca regiono Gaŭlio (dividita al Gallia Belgica, Gallia Celtica, kiu en la 80-aj jaroj iĝis Gallia Lugdunensis, kaj pli sude ankoraŭ la gaŭl-romiaj provincoj Gallia Narbonensis kaj Aquitania). La ĉefurbo de Germania Inferior estis Colonia Claudia Ara Agrippinensium (la hodiaŭa urbo Kolonjo), pliaj gravaj urboj estis Bonno, Xanten / Ksanteno kaj Neuss. La romia loko Trier / Treviro (Augusta Treverorum), iom pli okcidenta, sed proksime kunlaboranta kun tiuj romiaj legiaj lokoj, tamen restis en Gallia Celtica respektive ekde la 80-aj jaroj Gallia Belgica.

La romia armeo de la provinco nomis sin Exercitus Germaniae Inferioris (mallongigite EXGERINF) kaj konsistis el ĝis kvar romiaj legioj kun aldonaj helpaj soldataroj.

Germania Inferior estis la norda najbara provinco de Germania Superior. Ambaŭ "ĝermanaj" romiaj provincoj kune celis precipe bari atakojn de la ĝermanoj en la granda ne romie konkerita norda kaj orienta teritorio de Ĝermanio, kiu latine estis nomita Germania Magna.

Historio[redakti | redakti fonton]

modelo de la pretorejo en la romia urbo Kolonjo, administra centro de la provinco Germania Inferior

Unuaj armitaj konfliktoj inter romiaj legioj kaj gaŭlaj kaj ĝermanaj triboj en la teritorio de la posta provinco Germania Inferior ekestis ĉirkaŭ la jaro 50 antaŭ Kristo dum la milito pri Gaŭlio de imperiestro Gaius Iulius Caesar.

Daŭre la romia armeo ekkonkeris la regionon per la bataloj de armeestro Drusus ekde la jaro 12 antaŭ Kristo. Post kiam la armeo fikse kontrolis la teritorion okcidente de la rivero Rejno, kvar plenaj legioj konstante restis en fiksaj fortikaĵoj de la posta provinco.

Dum la jaro 69 Germania Inferior skuiĝis fare de la ribelo de la ĝermana tribo de batavoj. Dum tiu tempo interalie la legia fortikaĵo Castra Vetera proksime de la hodiaŭa germana urbo Xanten detruiĝis. Ankaŭ dum la sekvaj jaroj germanaj triboj plurfoje sukcese atakis romiajn fortikaĵojn okcidente de la Rejno. Tial ekzemple la post Kolonjo tiuepoke dua plej grava urbo de la provinco, Colonia Ulpia Traiana, same proksime de la hodiaŭa Xanten), dum la jaro 275 pro ĝermana atako detruiĝis preskaŭ komplete. Fine de la 4-a jarcento la provinco pro la tro fortiĝintaj atakoj de ĝermanaj triboj kolapsis.