Germania Magna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj de la jaro 116 kun la najbara, ne romie konkerita, Magna Germania

Germania MagnaMagna Germania („granda Ĝermanio“) dum la antikva periodo nomiĝis la granda parto de Ĝermanio, kiun la romianoj provis iom esplori, sed neniam firme konkeris. Ĝi troviĝis oriente de la rivero Rejno kaj norde de la rivero Danubo, kaj kontrastis kun la pli romie okupitaj ĝermanaj teritorioj, kiuj iĝis la romiaj provincoj Germania Inferior, Germania Superior, Raetia kaj Noricum. Multaj provoj de la romia armeo - aparte sub la rego de imperiestro Aŭgusto Cezaro - konkeri la teritorion ĝis la riveroj Lippe, Lahn kaj Werra, restis fine nesukcesaj. La ĝermanoj siaflanke foje invadis la romiajn armeajn fortikaĵojn en la "okupitaj" provincoj Germania Inferior kaj Germania Superior.

Germania Magna, klasika mapo el la 19-a jarcento

Ĝenerale ili pro la nekonkeriteco fare de la Romia Imperio kulture evoluis pli sendepende ol la ĝermanaj kaj keltaj popoloj de norda Eŭropo, kiu estis sub longa kultura influo de la romianoj. Tamen ankaŭ inter la enloĝantoj de la suverena Germania Magna kaj la apudaj romiaj provincoj - kiel ĉie en la antikva Eŭropo - estis multaj komercaj kontaktoj kaj tial ekzistis kulturaj kontaktoj inter la Romia Imperio kaj Ĝermanio oriente de la rivero Rejno kaj norde de la rivero Danubo.

monumento de Arminio en la Teŭtoburga Arbaro

La plej signifa batalo inter romianoj kaj ĝermanoj okazis en la jaro 9 post Kristo en Kalkriese inter la urboj Osnabrück kaj Damme en la nuna germana federacia lando Malsupra Saksio: la batalo de Varus. En tiu batalo la ĥeruska nobelo Arminius kun sia ĝermana armeo venkis tri romiajn legiojn sub la romia armeestro Publius Quinctilius Varus En tiu batalo mortis 15.000 romiaj soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.