Saltu al enhavo

Germania federacia baloto de 2021

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia baloto

Konsisto de la Federacia Parlamento

Konsisto de la Federacia Parlamento
Lando Germanio
Dato 26-a de septembro 2021
Antaŭa baloto 2017
Posta baloto 2025

Baloto por la 20-a konsisto de la Federacia Parlamento por kvarjara mandato de 2021 ĝis 2025 okazis en Germanio la 26-an de septembro 2021. Ĉiuj civitanoj de pli ol 17 jaroj havis la rajton doni sian voĉon al unu regiona parlamentano kaj aldone al unu politika partio - tiu sistemo malebligu ke poste unu relative plej populara partio havas preskaŭ ĉiujn parlamentajn seĝojn, sed donu la eblecon ankaŭ subteni konkretajn politikistojn kaj ne lasi al la partioj sole decidi kiuj homoj reprezentu la partion en la parlamento. Post fino de la voĉdonado la elektitaj parlamentanoj voĉdonas kiu parlamentano havu la titolon Federacia Kanceliero (Germanio) kaj estos la nacia ĉefministro kiu do nomumos ministrojn por la federacia registaro aŭ federacia kabineto de Germanio: tio por la kvarjara mandato de 2021 ĝis 2025 estis Olaf Scholz.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]