Germanisches Nationalmuseum

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Germanisches Nationalmuseum
nacia muzeo • arta muzeo
Lando Germanio vd
Situo Nurenbergo
Adreso Kartäusergasse 1, 90402 Nürnberg
Estiĝo 1852
Direktoro G. Ulrich Großmann
Koordinatoj 49° 26′ 54″ N, 11° 4′ 32″ O (mapo)49.44833311.075556Koordinatoj: 49° 26′ 54″ N, 11° 4′ 32″ O (mapo)
Germanisches Nationalmuseum (Germanio)
Germanisches Nationalmuseum (Germanio)
DEC
Germanisches Nationalmuseum
Germanisches Nationalmuseum
Situo de Germanisches Nationalmuseum
Map
Germanisches Nationalmuseum
Jaraj vizitantoj: 405 799 ()
Filioj Q117450786 vd
Retpaĝo http://www.gnm.de
vdr
Germanisches Nationalmuseum.

La Germanisches Nationalmuseum (trad. Germana nacia muzeo) estas muzeo en Nurembergo, Germanio. Fondita en 1852, ĝi estas hejmo de granda kolekto de aĵoj rilate al la germanaj kulturo kaj arto etende el prahistorio ĝis nuntempe. La muzeo estas la plej granda muzeo de Germanio pri kultura historio. El totala havaĵaro de ĉirkaŭ 1.3 milionoj da objektoj (inklude la havaĵojn de biblioteko kaj de Departemento de Presaĵoj kaj Desegnoj), proksimume 25 000 estas ekspoziciataj.[1]

La muzeo estas en la sudo de la historia urbocentro inter Kornmarkt kaj Frauentormauer laŭlonge de la mezepokaj urbomuregoj. Ties enirejo estas ĉe Kartäusergasse kiu estis transformita de la skulptisto Dani Karavan ĝis la Strato de Homaj Rajtoj (germane Straße der Menschenrechte').

Dum la Dua Mondmilito oni detruis parton de la konstruaĵo, kiu estis rekonstruita post la milito laŭ planoj de la arkitekto Sepp Ruf. En 1964 oni decidis haltigi la kolekton ĉe la Ekspresionismo pro administraj tialoj pri la enhavkapablo de la muzeo.

La kolekto[redakti | redakti fonton]

Inter ĉefaj kolektoj estas jenaj:

Granda Klostro de iama kartuzia monaĥejo, nun parto de la muzekonstruaĵaro.

[2]

En la kolekto de artaĵoj estas, por ekzemplo, la Codex Aureus Epternacensis de Echternach, artaĵoj de mezepoka juvelarto, pentreĵoj de Alberto Durero kaj Hans Baldung Grien, skulptaĵoj de Ferdinand Dietz, metiartaĵoj, sciancaj instrumentoj (teleskopoj, sunhorloĝoj, kronometroj, astrolaboj kaj globusoj), muzikinstrumentoj, mebloj (por ekzemplo, parto de la skriboficejo de la fratoj Grimm), pupodomoj el Nurembergo, ludiloj ktp.

Tiu muzeo estas hejmo ankaŭ de grava biblioteko kun pli ol 700 000 libroj kaj arkivo enhavanta nombrajn originalajn dokumentoj de la historio de Germanio kaj Eŭropo. La Erdapfel (en germana: «Terpomo») fabrikita de Martin Behaim en 1492, estas la plej antikva globuso konservata.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fragen und Antworten en angla
  2. Überblick Sammlungen alirita la 5an de septembro 2019

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Germanisches Nationalmuseum en la angla Vikipedio.