Germanlingva Vikipedio
publikigita versio estis patrolita je 11 jul. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 11 jul. 2023.
Germanlingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | de.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | germana |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 25-a de septembro 2023 | |
Artikolnombro | 2 838 367 |
Profundeco | 93.3 |
Paĝoj | 7 830 464 |
Redaktoj | 236 073 586 |
Uzantoj | 4 227 882 |
Aktivaj uzantoj | 17 096 |
Administrantoj | 178 |
Dosieroj | 128 709 |

La germanlingva Vikipedio - germane Deutschsprachige Wikipedia - estas la en la germana lingvo verkata eldono de la libera reta enciklopedio Vikipedio. Fondita la 16-an de marto 2001 kaj atinginta milionon da artikoloj la 27-an de decembro 2009, ĝi estis la dua eldono de vikipedio kaj ĝis nun restas la dua plej larĝa, superite nur de la anglalingva Vikipedio kiu havas pli ol trioble tiom da artikoloj ol ĝi. Laŭ la stato de majo 2010, 6,8 procentaĵoj de ĉiuj vikipediaj artikoloj apartenas al la germanlingva eldono.[1] La germanlingva vikipedio el ĵurnalisma, enciklopedia vidpunkto havas altan kvalitan nivelon, kiel interalie plurfoje atestis la vikipedia fondinto Jimmy Wales, sed havas kompare al la aliaj vikipediaj eldonoj aparte kritikemajn kontribuantojn: Esploro de brita sciencistaro en 2006 montris, ke en la germanlingva vikipedio signife pli da verkita teksto estas forĵetata ol ekzemple en la nederland-, franc- aŭ japanlingva eldonoj.[2]
Dialektoj de la germana lingvo[redakti | redakti fonton]
Apartaj vikipedioj estas kreitaj por pluraj dialektoj de la germana lingvo, inkluzive de la alemana lingvo (als:), platgermana lingvo (nds:), luksemburga lingvo (lb:), Pensilvanigermana dialekto (pdc:), Ripuara dialektaro (inkluzive tiu de Kolonjo, nomata Kölsch; ksh:), kaj la bavara lingvo (bar:).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1969133 listo de ĉiuj vikipedioj (angle), la 14-an de majo 2010
- ↑ Ulrike Pfeil, Zafiris Panajiotis Zafiris kaj Ang Ĉi Siang: „Cultural differences in collaborative authoring of Wikipedia“ (kulturaj diferencoj en komuna aŭtorado de Vikipedio), en Journal of Computer-Mediated Communication (ĵurnalo de komputilo-perata komunikado) 12, 2006, Artikolo 5.. Arkivita el la originalo je 2010-05-29. Alirita 2010-05-14.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- la ĉefpaĝo de la germanlingva Vikipedio
- Meta-paĝaro pri la germanlingva Vikipedio
- wikipedia.org - plurlingva enirpaĝo de Vikipedio
- retejo de la vikimedia fondaĵo por Germanlingvio (germane)
|