Germano Gimelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Germano GIMELLI (naskiĝis en 1913; mortis la 12-an de novembro 1999 en Gallipoli) estis itala esperantisto kaj honora membro de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.

Li aktivis kiel sekretario de Itala Fervojista Esperanto-Asocio, redaktoro de ĝia informbulteno (1954-84) kaj prezidanto (1984-95), poste honora prezidanto. Li estis LKK-ano de la 40-a UK (Bolonjo, 1955), fakdelegito pri fervojoj kaj filatelo dum kvar jardekoj, loka delegito en Bolonjo kaj membro de Itala Instituto de Esperanto, ĉe kies Bolonja katedro li organizis multajn kursojn kaj ekzamensesiojn.