Germano la 1-a (Konstantinopolo)
| Germano la 1-a (Konstantinopolo) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Bildo de Germano la 1-a, Patriarko de Konstantinopolo.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 634 en Platnium, apud Ateno, Grekio[1] | ||||
| Morto | 730 en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Bizanca imperio, nuna Turkio | ||||
| Tombo | Chora Church (en) | ||||
| Religio | Kalcedonia kristanismo vd | ||||
| Lingvoj | mezepoka greka • antikva greka vd | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto bibliologo kristana teologo patriarko presbitero | ||||
| Laborkampo | patriarkeco, ekumenismo, prediko, bibliologio, kristana teologio kaj historio de kristanismo | ||||
| Aktiva en | Bizanca imperio vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | On synods and heresies vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Germano la 1-a estis Ekumena Patriarko de Konstantinopolo inter la 11-an de aŭgusto 715 kaj la 17-an de januaro 730. Li estas rigardata kiel sanktulo kaj de la Ortodoksa kaj de la Katolika Eklezioj, kun festotago la 12-an de majo. Lin ekumene antaŭis Patriarko Johano la 6-a de Konstantinopolo, kaj lin sukcedis en Ortodoksa Rito Patriarko Anastazio de Konstantinopolo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Laŭ Teofano la Konfesprenanto, Germano la 1-a estis filo de la patricio nomita Justiniano, kiu estis ekzekutita en 668. Justiniano laŭdire estis implikita en la murdo de Konstanto la 2-a kaj uzurpo de la trono fare de Mizizio. Imperiestro Konstanteno la 4-a, filo de Konstanto la 2-a, venkis sian rivalon kaj punis la subtenantojn de Mizizio. Germano la 1-a postvivis la persekutojn sed estis farita eŭnuko fare de la venkintoj.
Germano la 1-a estis sendita al monaĥejo sed reaperis kiel Episkopo de Ciziko. Li partoprenis en la Koncilio de Konstantinopolo en 712, kunveno kiu eldonis decidojn favorantajn la Monotelismon, tiel aboliciante la kanonikajn regulojn de la Tria koncilio de Konstantinopolo (680–681). La Koncilio sekvis la religiajn preferojn de la Imperiestro Filipiko Bardaneso.
En 713, Filipiko estis detronigita de Anastazio la 2-a. Anastazio la 2-a baldaŭ renversis ĉiujn religiajn decidojn de sia antaŭanto. Patriarko Johano la 6-a de Konstantinopolo, forte asociita kun la Monotelismo, estis fine detronigita. La 11-an de aŭgusto 715, Germano la 1-a estis elektita Patriarko de Konstantinopolo. Germano la 1-a poste helpis negoci la kapitulacajn kondiĉojn de Anastazio la 2-a al Teodozio la 3-a.
En 715, Germano la 1-a organizis novan koncilion, kiu disvastigis Diotelismon[2] kaj anatemis (ekskomunikis) diversajn gvidantojn de la kontraŭa frakcio. Li provis plibonigi rilatojn kun la Armena Apostola Eklezio kun la celo de repacigo. La ĉefa temo de lia oficperiodo tamen estus la emerĝanta Bizanca ikonoklasteco, disvastigita de Imperiestro Leono la 3-a la Izaŭra. Germano la 1-a estis ikonodululo kaj ludis gravan rolon en la defendado de la uzo de sanktaj bildoj dum la ikonoklasta krizo de sia tempo. Pro sia opozicio al la imperiestro, kiu konsideris la respekton por ĉi tiuj bildoj iu formo de idolkulto, Germano la 1-a suferis ekzilon.
Post ŝajne sukcesa provo devigi la bapton de ĉiuj judoj kaj montanistoj en la imperio (722), Leono la 3-a eldonis serion da ediktoj kontraŭ la adorado de bildoj (726–729). Letero de la patriarko Germano la 1-a, skribita antaŭ 726 al du ikonoklastaj episkopoj, diris, ke "nun tutaj urboj kaj amasoj da homoj estas en konsiderinda agitado pri ĉi tiu afero", sed malmultaj pruvoj ekzistas pri la kresko de la debato.
Germano la 1-a rezignis post la malpermeso. Pluvivaj leteroj, kiujn Germano la 1-a skribis tiutempe, diras malmulte pri teologio. Laŭ Patricia Karlin-Hayter, kio maltrankviligis Germanon la 1-a, tio estis, ke la malpermeso de ikonoj pruvus, ke la Eklezio eraris dum longa tempo kaj tial favorus judojn kaj islamanojn. Tradicio prezentas Germanon la 1-a kiel multe pli deciditan en sia pozicio, eĉ venkinte en debato pri la afero kun Konstanteno, episkopo de Nacoleia, gvida ikonoklasto. Papo Gregorio la 2-a (715–731), ankaŭ ikonodululo, laŭdis la "fervoron kaj firmecon" de Germano la 1-a.
Germano la 1-a estis anstataŭigita de Patriarko Anastazio de Konstantinopolo, kiu pli volonte obeis la imperiestron. Germano la 1-a retiriĝis al la loĝejo de sia familio kaj mortis kelkajn jarojn poste kun alta aĝo, en 740. Li estis entombigita en la preĝejo Chora. La Dua Koncilio de Niceo (787) inkluzivis Germanon la 1-a en la diptikojn de la sanktuloj. Li de tiam estas konsiderata sanktulo kaj de la Orienta Ortodoksa Eklezio kaj de la Katolika Eklezio.
Pluraj el liaj skribaĵoj estas konservitaj. Lia "Historia Ecclesiastica" estis populara verko en grekaj kaj latinaj tradukoj dum multaj jarcentoj, kaj restas ofte citita de akademiuloj. Partoj de ĝi estis publikigitaj en la angla en 1985 kiel "Pri la Dia Liturgio", priskribita de ĝiaj eldonistoj kiel "dum jarcentoj la kvazaŭ-oficiala klarigo de la Dia Liturgio por la bizanca kristana mondo". Tamen, la eklezia historiisto Johann Peter Kirsch dubis, ke la verko estas efektive de Germano la 1-a.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- De haeresibus et synodis[3]
- Dimanĉaj preĝoj, 1554
- S. Germani Excerpta liturgiae, 1560
- D. Gregorii Nysseni episcopi liber qui catecheticus maior ..., 1568
- S. Germani Historia ecclesiastica et mystica theoria, 1578
- S. Germani Archiepiscopi Constantinopolitani, In orationem ..., 1621
- Germani ... Rerum ecclesiasticarum contemplatio:, 1644
- Encomium in S. Deiparam, 1648
- quo eius de Maria Virgine opera Latine expressa notisque illustrata continentur, 1650
- S. Germani De synodis oecumenicis, 1661
- Theoria rerum ecclesiasticarum: in Dormitionem S. Mariae, 1677
- Enzyklopaideia Philologikē, 1710
- Phōtiu Patriarchu Konstantinupoleōs Nomokanon, meta tōn scholiōn Theodōru tu Balsamōnos, 1852
- Germani archiepiscopi Constantinopolitani, opera omnia, 1865
- Tou hen hagiois patros hemōn Germanou archiepiskopou Konstantinoupoleōs ta euriskomena panta], 1865
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Konstanto la 2-a (630-668)
- Konstanteno la 4-a (650-685)
- Filipiko Bardanes (661-714) Imperiestro de la Bizanca Imperio
- Anastazio la 2-a (661-719)
- Papo Konstanteno (664-715)
- Ciro (Konstantinopolo) (667-712)
- Kaliniko la 1-a (Konstantinopolo) (669-711)
- Gregorio la 2-a (669-731)
- Leono la 3-a (675-741)
- Teodozio la 3-a (683-717)
- Teofano la Konfesprenanto (758-818)
- John Mason Neale (1818-1866)
- Johann Peter Kirsch (1861-1941)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Encyclopaedia Britannica
- ↑ Duotelitismo aŭ doktrino de la du voloj, kiu instruas la ekzistado de du voloj (dia kaj humana)en la persono de Jesuo Kristo.
- ↑ Index Copernicus

