Geronticus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kalvibisoj
Suda kalvibiso (G. calvus) kun junulo.
Suda kalvibiso (G. calvus) kun junulo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Subfamilio: Treskiornitenoj Threskiornithinae
Genro: Geronticus
Genroj de subdivizioj

Geronticus calvus
Geronticus eremita

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ibisoj estas gregemaj longkruraj vadbirdoj kun longaj subenkurbaj bekoj; ili formas unu subfamilon de Treskiornitedoj, dum la alia subfamilio estas la plataleoj.[1] La du specioj de la genro Geronticus diferencas el aliaj ibisoj je tio ke ili havas ne nur senplumajn vizaĝojn sed ankaŭ kapojn, reproduktiĝas sur klifoj pli ol en arboj, kaj preferas aridajn habitatojn al la humidejoj uzataj de ties parencoj.[2][3]

La nomo Geronticus devenas el la greka gérontos (γέρωντος, "maljunulo")[4] reference al senpluma kapo de tiuj malhelplumaraj birdoj; kiek komuna nomo taŭga traduko estas kalvibisoj.

La genro Geronticus enhavas du vivantajn speciojn. La Norda kalvibiso (G. eremita) havas koluman kreston de longaj plumoj. Ĝi estas draste endanĝerita specio troviĝanta ĉirkaŭ la Mediteraneo. Ties teritorioj etendis post la lasta glaciepoko el Alpoj de Germanio kaj eĉ iom pli norde, sed ĝi iĝis formortinta tie ĉefe pro habitatodetruo kaj neeltenebla ĉasado. La Suda kalvibiso (G. calvus) kun ruĝa kronareo sed sen kresto estas klasita kiel Vundebla kaj troviĝas en subtropika suda Afriko.

Natura Norda kalvibiso (G. eremita) manĝe en Maroko

Ties maĝo enhavas kelkajn akvajn animalojn kaj pliajn surterajn; iil ariĝas kaj manĝas svarmojn de akridoj, mortigante mutajn el la rimarkindaj plagojn. Tio ankaŭ kontribuis al ties malpliiĝo, ĉar ili multe suferis pro troa uzado de pesticidoj en la mezo kaj fino de la 20a jarcento, konduke al ties malapero el multaj regionoj kie ili loĝis iam.[5]

Fosilia registraro[redakti | redakti fonton]

Geronticus perplexus estas ĝis nun la plej malnova fosilio atribuita al tiu ĉi genro. Ĝi estas konata nur el peco de fora deksra humero, trovita ĉe Sansan (Francio) en rokoj de Meza Mioceno (antaŭ ĉirkaŭ 12-14 mj). Ĝi estis dekomence konsiderata kiel ardeo kaj lokita en la genroj Ardea kaj Proardea. Pli pleziomorfa ol la vivantaj specioj, ĝi ŝajne reprezentas pramembron de la stirpo Geronticus, kongrue kun la teorio ke plej vivantaj ibisgenroj ŝajne evoluis antaŭ 15 mj.[6]

Geronticus apelex estas ŝajne la rekta praulo de la Suda kalvibiso. Ties restoj troviĝis en kuŝejoj de komenca Plioceno ĉe Langebaanweg (Sudafriko) kaj datas al antaŭ 5 milionoj da jaroj.

Kio povus esti praformo de Eŭropo, Geronticus balcanicus, troviĝis en kuŝejo de fina Plioceno ĉe Slivnica (Bulgario). Ĝi estas konata nur el unu dekstra kaj unu maldekstra pecoj de karpometakarpo (NMNHS 14a kaj NMNHS 453a, respektive) kiuj estas preskaŭ kiel tiuj de la vivantaj kalvibisoj. Santempaj restoj nedistingeblaj el modernaj Nordaj kalvibisoj troviĝis almenaŭ en Hispanio, se ne jam en la tuta okcidenta mediteranea regiono. Tiele la formortinta specio povus esti la tuja praulo de la G. eremita, kiu povus originiĝi ĉe la okcidenta pinto de ties teritorioj. Kelkaj fakuloj inkludas eĉ la bulgaran populacion en G. eremita, sed plej estas pli prudentaj. G. balcanicus povus reprezenti ankaŭ stirpon rilatan sed ne praulan de la Norda kalvibiso, kiu loĝis en la internaj regionoj nordorientaj de la eŭropa Alpidoj kaj – kiel la tuja praulo de G. eremita en tiuj lokoj – estis izola el la prauloj de G. calvus kiam haltis la genfluo tra tropika Afriko.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. del Hoyo et al. (1992) p.472 "Threskiornithidae (Ibises and Spoonbills)"
  2. Snow (1998) pp.146–147
  3. Sinclair (2002) p.74
  4. Brookes (2006) p. 507
  5. del Hoyo et al. (1992): p.472, Snow (1998): pp.146-147, Sinclair (2002) p.74
  6. Mlíkovský (2002)
  7. del Hoyo et al. (1992), Boev (1998, 2002), Mlíkovský (2002)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Boev, Zlatozar (1998): Presence of Bald Ibises (Geronticus Wagler, 1832) (Threskiornithidae - Aves) in the Late Pliocene of Bulgaria. Geologica Balcanica 28 (1–2): 45–52.
  • Boev, Zlatozar (2002):Additional Material of Geronticus balcanicus Boev, 1998, and Precision of the Age of the Type Locality. Acta Zoologica Bulgarica 52 (2): 53–58 [English with Bulgarian abstract]. full text
  • Brookes, Ian (ed.) (2006): The Chambers Dictionary (9a eld.). Chambers, Edinburgh. ISBN 0-550-10185-3
  • |del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.) (1992): Handbook of Birds of the World (Vol. 1: Ostrich to Ducks). Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World (Part 1: Europe). Ninox Press, Prague. PDF plena teksto
  • Sinclair, Ian; Hockey, Phil & Tarboton, Warwick R. (2002): SASOL Birds of Southern Africa. Struik, Cape Town ISBN 1-86872-721-1
  • Snow, David W. & Perrins, Christopher M. (eds.) (1998): The Birds of the Western Palearctic (concise ed.). Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]