Gerrit Dou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerrit Dou
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1613 (1613-04-07)
en Leiden
Morto 9-an de februaro 1675 (1675-02-09) (61-jaraĝa)
en Leiden
Tombo Pieterskerk
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Familio
Patro Douwe Jansz.
Patrino Marijtje Jansdr. van Rosenburg
Okupo
Okupo pentristo • vidartisto
Verkoj The Young Mother
Young Woman Holding a Lamp
Memportreto
The Dropsical Woman
vdr

Gerrit DOU (7a de aprilo 1613 – 9a de februaro 1675), konata ankaŭ kiel Gerard kaj Douw aŭ Dow, estis pentristo de la nederlanda pentrarta orepoko, kies malgrandaj, tre fajnaj pentraĵoj estas tipaj de la fijnschilders (fajnpentristoj) de Leiden. Li specialiĝis en scenoj de ĝenrismo kaj famiĝis pro siaj lertaj pentrotrompoj kaj kandellumaj noktaj scenoj kun forta klarobskuro. Li estis disĉiplo de Rembrandt.

Virino ludanta klavikordon, ĉ. 1665.

Tamen je komparative frua punkto en sia kariero li disvolvigis distingan propran manieron kiu diverĝis konsiderinde el tiu de Rembrandt, kultivanten detaleman kaj prilaboratan stilon de traktado. Oni diris, ke li dediĉis kvin tagojn al pentrado de unu mano, kaj lia verko estis tiom fajna ke li postulis necese ke oni fabriku aparte liajn proprajn penikojn.[1]

Memportretoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopaedia Britannica 1911