Gerrymander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartuna mapo kiu ilustras la vorton Gerrymander.

Gerrymander [Gerrymandering ~ĝerimendering] estas angla vorto, kiu signifas "fi-dislimi". Ĝi estas intenca manipulado de politikaj limoj (en Usono specife de elektaj distriktaj limoj) por dumtempa elekta avantaĝo, kutime por la posten-tenantoj.

La termino venis de la nomo de iama ŝtatestro de Masaĉuseco, Elbridge Gerry. Du raportistoj rigardis novan elektan mapon kaj unu komentis al la alia, ke unu el la novaj distriktoj aspektis ĝuste kiel salamandro (salamander en la angla). La alia replikis ke ĝi aspektas kiel gerrymander. La nomo fiksiĝis kaj estas nun kutime uzata de angla-parolantaj politikaj sciencistoj.

Unu formo de fi-dislimado okazas, kiam la limoj de distrikto ŝanĝiĝas por elimini iun parton kun alta koncentreco de homoj, kiuj voĉdonas por difinita politika partio. Alia formo okazas, kiam regiono de alta koncentreco de voĉdonantoj por iu partio estas disigita al kelkaj distriktoj, certigante ke la partio havas malgrandan plejparton en multaj distriktoj anstataŭ grandan plejparton en nur unu distrikto. Ofte tiaj ŝanĝoj de limoj okazas por kompensi longe ignoritan malegalecon, ekzemple kiam kreante en Usono distrikton de plejparte nigruloj.

Uzado de gerrymandering por la celo malpliigi la politikan influon de minoritataj grupoj estas kontraŭleĝa en Usono laŭ la Leĝo de Elektaj Rajtoj de 1965. Tamen la usona ĉefkortumo decidis ke gerrymandering por la celo de pliigi aŭ malpliigi la influon de politika partio ne estas kontraŭleĝa.

Ekzempla mapo kun kvar distriktoj

La ekzempla mapo montras teritorion kun 64 elektantoj, divideblaj al kvar elektaj distriktoj. En la elekto kandidatas du partioj (verda kaj viola), kiuj havas egale da subtenantoj (po 32). Laŭ la unua divido la verda partio gajnas en tri distriktoj, laŭ la alia la viola.

La 4-a elektodistrikto de Ilinojo

Reala ekzemplo estas la 4-a elektodistrikto de Ilinojo, kiu konsistas el du partoj norda kaj suda, ligitaj nur per mallarĝa strio laŭ vojo 294. Tiuj du areoj havas konsiderindan kvanton (ĉ. 75 %) da loĝantoj de latinamerika deveno, portorikanoj norde kaj meksikanoj sude. Iliaj voĉoj do estas "koncentritaj" en la distrikto kaj ne povas influi najbarajn regionojn.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.fairvote.org/articles/bbcnews100804.htm greke http://www.abc.net.au/elections/federal/2004/items/200408/s1172393.htm greke http://www.westmiller.com/fairvote2k/in_gerry.htm kolekto de mapoj de bizaraj distriktoj de ĵusa historio, dediĉita al guberniestro Eldridge Gerry