Gershon Kingsley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gershon Kingsley
Persona informo
Naskonomo Götz Gustav Ksinski
Aliaj nomoj Gershon Kingsley
Naskiĝo 28-an de oktobro 1922 (1922-10-28)
en Bochum
Morto 10-an de decembro 2019 (2019-12-10) (97-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco GermanioUsono
Okupo
Okupo komponistokantoverkistodirigentomuzikisto
Verkoj Popcorn
TTT
Retejo http://www.gershonkingsley.com/index.html
vdr

Gershon KINGSLEY (denaske Götz Gustav Ksinski; 28-a de oktobro 1922 - 10-a de decembro 2019) estis nuntempa german-usona komponisto,[1] pioniro de elektronika muziko kaj de Moog-sintezilo, partnero de la elektronikmuzika duopo Perrey kaj Kingsley, fondinto de First Moog Quartet, kaj verkisto de rok-inspiritaj komponaĵoj por judaj religiaj ceremonioj. Kingsley estas plej bone konata pro sia influa elektronika instrumenta komponaĵo "Popcorn" de 1969.[1]

Kingsley dirigentis kaj aranĝis multajn Broadvejajn muzikalojn,[2] kaj komponis por kinarto, por televidaj programoj[3] kaj por reklamaĵoj[4]. Liaj komponoj estas eklektismaj kaj varias inter avangardaj kaj popmuzikaj stiloj. Kingsley ankaŭ komponas verkojn de ĉambra muziko kaj lia pli ĵusa opero, nome Raoul, estis premierita en Bremeno, Germanio en 2008[5]. Lia verko estis agnoskita per nomumo al Premio Tony pro plej bona dirigento kaj reĝisoro de muzikaloj,[6] du premioj Clio pro sia laboro en reklammuziko, kaj premio por la dumviva atingo el la Bob Moog Fondaĵo[7].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Graham, Dave (19a de aprilo, 2010). "Pop pioneer hails Germany despite Holocaust misery". Reuters. Alirita la 24an de marto, 2017.
  2. The Broadway League. The official source for Broadway Information. IBDB. Alirita 18a de oktobro 2011.
  3. Gershon Kingsley. IMDb.
  4. Film Video TV. Gershonkingsley.com. Arkivita el la originalo je 21a de aŭgusto, 2014. Alirita 18a de oktobro, 2011. Arkivigite je 2004-04-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-21. Alirita 2019-10-24.
  5. Raoul. Operacompetition.hu (9a de majo 2008). Alirita 18a de oktobro 2011.
  6. 1959 Tony Award Winners. BroadwayWorld.com. Alirita 18a de oktobro 2011.
  7. WeImprovise!. weimprovise.com. Arkivita el la originalo je 2011-09-02. Alirita 2019-10-24.