Gertrud Kolmar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gertrud Kolmar
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1894 (1894-12-10)
en Berlino
Morto 1-an de januaro 1943 (1943-01-01) (48-jara)
en Auschwitz-Birkenau
Lingvoj germana lingvo
Loĝloko Schöneberg (Berlino)
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio poeto • verkisto
v  d  r
Information icon.svg
Memorigtabulo pri Kolmar ĉe la domo en Berlino, kie ŝi vivis kiel junulino.

Gertrud KOLMAR (pseŭdonime por: Gertrud Käthe Chodziesner; naskiĝinta la 10-an de februaro 1894 en Berlino, murdita en februaro/marto 1943 en Auschwitz) estis germana-juda poetino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kolmar pasigis la junajn jarojn en al artoj malfermita kaj erudicia familio. Ekde 1911 ŝi frekventis porknabinan gimnazion en Berlino kaj faklernejon por dommastrumado en Lepsiko. Ŝi iĝis instruistino por la franca kaj la angla lingvoj. Samtempe ŝi lernis ankaŭ la rusan; ankoraŭ en 1939 ŝi komencis fari konversacion en la hebrea verkante samtempe poemojn en tiu lingvo (kiuj bedaŭrinde ne plu troveblas). Ekde 1923 ŝi estis edukistino ĉe privatuloj kaj dediĉis sin certan tempon ankaŭ al la flego de surdmutaj infanoj. Ekde 1928 ŝi vivis retiriĝinte en la patra domo en la berlina antaŭurbeto Finkenkrug por flegi la gepatrojn. Post la Kristala nokto okazis ankoraŭ samjare la deviga vendo de la familiaj posedoj kaj la transloĝiĝo al Charlottenburg. Ŝi devis punlabori en 1942, la patro deportitis al la koncentrejon de Terezín en 1942. En 1943 Kolmar arestitis (verŝajne en la 27.2. post la t.n. Fabrika kampanjo) kaj murditis verŝajne en la koncentrejo Aŭŝvico.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Egan sensivecon Kolmar kaŝis malantaŭ ekstere sobra kaj asketika trajtaro. Liaj artisteco ege influitis per la intereso pri orientaj kulturoj kaj pri la historio de malnovaj gentoj. Gravis ankaŭ ŝia konatiĝo kun la Danton-dramoj de Georg Büchner kaj de Romain Rolland en enscenigoj de Max Reinhardt (1916 respektive 1921). En ŝia eseo Das Bildnis Robespierres (el la 1933-a jaro probable, kiel legeblas ĉe J. Zeitler, en: "Jahrbuch der deutschen Schillergesellschaft" 9/1965) ŝi skribis apologion por Robespiero. Tio restis gvidmotivo en la postmorte aperinta ciklo Robespierre el la 1920-aj jaroj. En 45 baladaj poemoj kiuj transformis la draman intrigon de la revolucia agado en dinamikan lingvon Robespiero prezentatas kiel nesubaĉeteblulo, purulo, superhomo portanta la stigmatojn de la Savanto kaj suferanta pro justeco. Tia aktualigo en poezia maniero restis ununura ene de la germana lirika tradicio kaj ankaŭ ne plu reprenitis en la plej malfrua verkaro de Kolmar. Ŝia tragika koncepto de historio kondukas onin al la origino de la neordigita kreado, la senhejmeco de la homo kaj de lia sufero surtere. Al tio Kolmar respondas konsole per la lirika elvoko de la mistiko kaj transcendado historia. Tiel ekzemple en la ciklo Alte Stadtwappen (aperinta en 1934 unuafoje sub la titolo Preußische Wappen, do Prusaj blazonoj) ŝi taksas la blazonojn ne kiel heraldikaĵojn sed kiel pratipojn en kiuj manifestacias sin la nuntempe murdema homaro estanta for de la iama paca ĉies ajn tutterena ŝtataneco. En pratempaj vizioj ŝi trasuferas la deziron je fore mortinta tempo (ferngestorbene Zeit) kaj la perdon de iama harmonia leĝa kodo. La sento dolora de la propra ekzisto maturigis en ŝi profundan komprenon kaj kompaton kio trapenetras la malfruan verkaron, ekz. la pli ol 150 poemojn entenanta ciklo Die Frau und die Tiere (1938, pligrandigitaj eldonoj en 1955 kaj en 1960; do kvazaŭ lirika konfeso pri la savmeritantoj de la kreado, pri la virinoj, la infanoj, la bestoj kaj la geamantoj. Nun Kolmar iĝis tute sekura pri sia mandato signifanta por ŝi revenon al la bildoj de la mita origino, ricevon de sonĝoj kaj vizioj sufokaj kie ŝi aŭskultas la ĉiam denove ripetiĝantajn historiojn de feliĉo kaj doloro. El tia elementa unuiĝo kun la naturo kreskis en Kolmar la forto por povi elteni la lastajn vivojarojn, doni al ŝajne malsenchavaĵoj sencon kaj akcepti tragikajn sortojn (kp. leteroj al la fratino de la 9. respektive la 25.11.1941). La verkoj de tiam aperis en la antologio Welten (1947), kvazaŭa elegia postludo de la verkaro. Temas pri poemoj kies rava bildozeco senrime kaj liberritme fluas, stacioj sur la vojo "en la direkto de la profunda intimo de nia stelo" (Asien). Ŝia decido, identiĝi kun la pasiono de sia popolo - jam en la ciklo Weibliches Bildnis troviĝas la arda konfeso "mi amas cin, mi amas cin, popolo mia!" (Wir Juden) - kaj iri ĝis la dolorplena fino, havas ĝuste religian karakteron. Ĝi estas la lasta ŝtupo de evoluo kiu komenciĝas per malindulga riproĉado al Dio en fruaj poemoj kaj finiĝis per la fidoplene skribita "amor fati" (ama akcepto de la sorto) en letero adresita al la fratino malmultajn semajnon antaŭ la deportacio (24.1.1943).

Kvankam Kolmar prenis kiel modelon la "gravan franclingvan lirikon" kaj la "impreson de la slavoj" (11.9.1940, al la fratino) kaj kvankam evidentas influoj de Droste, Heym, Trakl, Rilke kaj Hölderlin (en la verko Die Welten) kiel ankaŭ simileco spirita al la poemoj de Else Lasker-Schüler kaj Elisabeth Langgässer, la verkaro ne kopias unu certan tradicion. La senco de ŝiaj lirikaĵoj (la prozo tute ne egalas literaturvalore la rimaĵojn) klariĝas same kiel la skribaĵoj de Nelly Sachs nur antaŭ la fono juda, el familiareco kun mitaj bildoj de la Origino kaj kun la scio pri la suferadodevo de ĉiu kreitaĵo. Ŝiaj poemoj estas respondoj trovitaj en stato de "sveno kaj malespero" (letero al la fratino de la 21.2.1943) kontraŭ la malbelaĵoj de barbaraj tempoj. Ili atestas neŝanceliĝan fidelecon je la propra homeco kaj humanismon serĉantan la elaĉeton de la kompleta kreaĵaro.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La Gertrud-Kolmar-biblioteko en Schöneberg
  • 1956: postmorta aljuĝo de la premio Deutscher Kritikerpreis
  • La urbokvartala biblioteko Schöneberg-Nord kaj strato en la centro de Berlino (kiel ankaŭ en Falkensee-Finkenkrug) nomitis por ŝi.
  • En la 2007-a jaro metitis antaŭ la lasta loĝejo en Falkensee por ŝi kaj la patro stumbliga ŝtoneto.[1] Ĉe la alstrata fasado de la loĝejo troviĝas memorigtabulo ŝtona.
  • La muzeo kaj la galerio dela urbo Falkensee dediĉas sin en daŭra ekspozicio detale al la vivo kaj la verkaro de Kolmar.[2]
  • Rozospeco el Hamburgo ricevis en 2011 la nomon "Gertrud-Kolmar-rozo".

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stolperstein-Verlegung für Gertrud und Ludwig Chodziesner 2007
  2. Museum und Galerie Falkensee

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]