Gervasio kaj Protasio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Martiriĝo de la sanktuloj Gervasio kaj Protasio. Miniaturo de la 14-a jarcento.

Gervasio kaj Protasio (naskiĝis kaj mortis dum la 3-a jarcento en Milano), estis du milanaj ĝemelaj fratoj, kristanaj martiroj veneritaj kiel sanktuloj en la katolika eklezio. La tradicio diras ke ili estus filoj de sanktuloj Valeria kaj Vitalo de Milano.

Hagiografio[redakti | redakti fonton]

La informoj pri ilia vivo perdiĝis en la tempofluo, kaj atingis onin nur malmultaj dokumentoj: mankas certeco pri la historia momento en kiu ili vivis; laŭtradicie ili estus konfesantaj sian kredon dum la imperiado de Nerono kaj estus konvertitaj al kristanismo kune kun siaj gepatroj, fare de la episkopo de Milano sankta Kaio.
Pliprobable, male, tempe situas ilia vivo en la duono de la 3-a jarcento dum la kontraŭkristanaj persekutoj de DecioValeriano aŭ, kelkajn jarojn poste, dum la persekuto de Diokleciano.

Dum la 5-a jarcento anonima aŭtoro kompilis ilian Passio (martiriĝon), el kiu eblas devenigi iujn informojn pri ilia travivo, restante tamen borde de legendo miksita al realo. La Passio rakontas ke iliaj gepatroj estis kristanaj martiroj. La patro sankta Vitalo de Milano estis mortigita en Raveno kaj la patrino sankta Valeria dumvojaĝe de Raveno al Milano. Ĵus informite pri la morto de la gepatroj, la du filoj ne planis venĝon, eĉ decidis vendi ĉiujn familiajn propraĵojn por disdoni la enspezitan monon al la malriĉuloj de Milano. Ili poste pasigis dek jarojn de sia vivo en la preĝo, medito, kaj praktikado de la kristanaj vivnormoj.
La generalo Anastazo, vizitanta kun sia armeo la urbon, ilin denuncis kiel kristanojn kaj ilin indikis kiel punindajn homojn. La du fratoj estis arestitaj, torturitaj kaj humiligitaj. Al Protasio estis tranĉita la kapo dum Gervasio mortis pro la multnombraj ricevitaj batoj.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La relikvoj[redakti | redakti fonton]

Reprezentaĵoj de la sanktuloj Gervasio kaj Protasio en la pordego de la Bazilko de Rapalo (Ligurio, Italio).

Iliaj korpoj estis malkrovitaj la 17-an de junio en la antikva tombeja zono en 386, sekve de elfosaĵo komisiita de la milana episkopo Ambrozio de Milano. Neniu konis la identecon de la du restaĵoj, memoro pri ili preskaŭ komplete perdiĝis. Ĉipunkte intervenas la kutima popola troaĵo laŭ kiu revelacio helpis la episkopon Ambrozion identigi la du korpojn: reale Ambrozio, en la leteroj al la fratino Marĉelina, asertis ke mem antaŭsentis inspiron kaj ne revelaciaĵon.
(Citaĵo) “Penetris en min kvazaŭa ardo kiel antaŭsento. Kurte: la Sinjoro donis al mi la gracon. Malgraŭ la klerikaro mem manifestus kelke da timo, mi ordonis elfosi en la zono antaŭ la gradpordoj de la sanktuloj Feliĉo kaj Naboro”.[1]

Ambrozio priskribas la malkovron pri la korpoj de «du viroj tre altsturaj», kies «ĉiuj ostoj estis senrompaj, multega estis la sango». Al la tuja alkuro de la fideluloj sekvis la profumado de la korpoj kaj la transporto al la baziliko de Faŭsta; la sekvan tagon, la restaĵoj estis translokigitaj al Basilica Martyrum (la nuna Baziliko de Sankta Ambrozio), kontruigita de Ambrozio mem en la zono de la malkovro de la restaĵoj. Kun l depono de la relikvoj de Gervasio kaj Protasio en la novan bazilikon, Ambrozio startigis unuafojon la tradicion en la okcidenta eklezio la translokigon de la korpoj de martiroj liturgicele, laŭ la orienta kutimo.[2]

Ĉirkaŭ la 6-a jarcento eble estis efektigita esplorado de iliaj korpoj. En 835 okaze de la restaŭrado de la baziliko, la korpoj de la du kaj tiu de Ambrozio estis metitaj en unika porfira urno. Kiel ili troviĝas ankaŭ hodiaŭ.

Ili estas liturgie festataj la 19-an de junio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Letero 77 al Marĉelina, 1-2.
  2. Ambrozio, Letero 77 al Marĉelina, 2.17. La evento estas rakontata ankaŭ de Aŭgusteno de Hipono (La Civito de Dio, libro 22, ĉ. 8).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cesare Pasini, I padri della Chiesa. Il cristianesimo dalle origini e i primi sviluppi della fede a Milano. 2010, Busto Arsizio, Nomos Edizioni. ISBN 978-88-88145-46-4

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]