Gesalejko
| Gesaleico rex Visigothorum (463-511) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 463 en Visigota Regno | ||||
| Morto | 511 en mortigita en Batalo apud Rivero Duranco, Burgundio, Franka Imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Balti dynasty vd | ||||
| Patro | Alariko la 2-a | ||||
| Gefratoj | Amalariko | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | suvereno | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gesalejko aŭ gotike:𐌲𐌰𐌹𐍃𐌰𐌻𐌰𐌹𐌺𐍃 estis reĝo de la visigotoj de aŭgusto 507 ĝis 511, kaj mortis en 513. Li estis filo de Alariko la 2-a kaj duonfrato de Amalariko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kvankam ekstergeedza filo de Alariko la 2-a, li estis elektita reĝo de la visigotoj post kiam Alariko estis mortigita en batalo fare de la Frankoj. La sola legitima filo de Alariko, Amalariko, estis infano kaj tro juna por regi.
Komence Gesalejko estis subtenata de la potenca orientgota reĝo Teodoriko la Granda, sed ĉi tiu subteno fine malaperis. Inter 508 kaj 511, li ekzekutis unu gravan visigotan nobelon - Gojarikon. La regado de Gesalejko ricevis decidan baton kiam la Burgundoj, gvidataj de ilia reĝo Gundobado, kaptis kaj prirabis Narbonon, ĝian ĉefurbon.

Gesalejko fuĝis al Barcelono, kie li restis ĝis Teodoriko detronigis lin. Teodoriko transprenis la regadon de la visigota regno dum la sekvaj 15 jaroj, kolektante ĝiajn impostojn kaj nomumante ĝiajn oficistojn, ŝajne en la nomo de la duonfrato de Gesalejko, Amalariko, ĝis li estis sufiĉe aĝa por regi.
Forpelita de la trono, Gesalejko trovis rifuĝon en Kartago kontraŭ la vandala reĝo Trazamundo (450-523). La vandala reĝo subtenis lian aferon, provizante al li monon sed neniujn virojn, kaj en 510 kaj 511 la vandala mararmeo subtenis la invadon de Gesalejko en Hispanion.
Tamen, post ricevo de kelkaj severaj leteroj de Teodoriko, Trazamundo rekonis, ke li ne estas konkuranto kontraŭ la ostrogotoj kaj retiris sian subtenon favore al Gesalejko, ofertante pardonpeton kaj oron al Teodoriko.
Forlasita de Trazamundo, Gesalejko fuĝis al Akvitanio, kie li restis dum unu jaro. Herwig Wolfram notas, ke kvankam Akvitanio estis konkerita de la Frankoj post la Batalo de Vujeo (507), ĝi ankoraŭ estis dense loĝata de visigotoj kaj por-gotaj romianoj. Gesalejko revenis denove al Hispanio, kaj estis venkita de Ibbas la generalo de Teodoriko, ekster Barcelono, laŭ Izidoro de Sevilo.
Kvankam li eskapis de la batalkampo, Gesalejko estis kaptita post transiro de la rivero Duranco kaj poste ekzekutita. Wolfram klarigas, ke Gesalejko ludis "sian lastan karton, la Burgundojn", sed en piednoto observas, ke "Izidoro ne diras al ni, ĉu Burgundoj aŭ ostrogotaj gardistoj kaptis kaj mortigis la malbonŝancan visigotan reĝon." Peter Heather konjektas, ke lia ekzekuto estis "verŝajne en 513."[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Angla Vikipedio
| Antaŭe: | Gesalejko | Poste: |
|---|---|---|
| Alariko la 2-a (484-507) | 507 - 511 | Amalariko (511-531) |

