Gesneriacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gesneriacoj
tipa dusemetria floro kun tubformaj korolo ĉe Pearcea intermedia, Ttribo Gloxinieae, Gesneriacoj
tipa dusemetria floro kun tubformaj korolo ĉe Pearcea intermedia, Ttribo Gloxinieae, Gesneriacoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Laminaloj Lamiales
Gesneriacoj Gesneriaceae
RICH. & JUSS. ex DC.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Gesneriacoj (Gesneriaceae) estas plantfamilio ene de la ordo de la Lamialoj (Lamiales) estas precipe tropika familio. La 147 ĝis 160 genroj kun 3200 ĝi 3870 specioj estas vaste disvastigata. Kulturvarioj de kelkaj specioj estas uzataj kiel ornamplantoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Chirita sinensis.
ilustraĵo de Streptocarpus polyanthus: Ĝi estas multjara planto, kiu nur havas unu sidantan folion kaj dum jaroj multajn infloreskojn, florojn kaj kapsulfruktojn.

Habito[redakti | redakti fonton]

La Gesneriacoj estas plej ofte multjaraj, tre malofte unujaraj herbaj plantoj. ekzistas ankaŭ kelkaj lignaj plantoj: duonarbustoj, arbustoj kaj malgrandaj arboj[1] (Besleria, Peltanthera, Shuaria) aŭ malofte lianoj.[2] La arboj krekas ĝis pli ol 13 metrojn.[3] La plej multaj specioj krekas surgrunde, sed ankaŭ ekzistas multaj epifitaj specioj. La plantoj de la familio kreskas rekte, grimante, rampante aŭ pendante.[2] Ili formas fibroradikojn. La tigoj estas plej ofte haraj; povas esti ankaŭ glandoharoj. Kelkaj specioj estas pli aŭ malpli sukulentaj.[2] Neniu specio havas laktosukon.[4]

Veraj unujaraj plantoj nur estas konataj en malmultaj genroj, ekzemple en la sudafrika genro Streptokarpo (Streptocarpus) kaj en la azia genro Chirita. Eble Sinningia nordestina estas la sola specio en Neotropiso; ĉiuj veraj unujaraj specioj krekas rande de tropikaj kaj subtropikaj regionoj kun forte sajzonaj klimatoj. unufoje florantaj specioj estas ofte ne unujaraj, sed plurjaraj plantoj. Ili vivas en ĉiamhumidaj tropikoj kelkajn ĝis multajn jarojn, vegetative, formas florojn kaj fruktojn kaj pereas post la maturiĝo de la semoj. Specialaĵo estas monokarpaj specioj en tropikaj pluvarbaroj (ekzemple multaj Monophyllaea-specioj) kiuj relative frue post la elĝermado komencas flori kaj fukti kaj formi semojn seninterrompe kelkajn jarojn kaj finas vivi kiam ili detruiĝas de eksteraj influoj. La plurfoje florantaj, multjaraj, herbaj plantoj estas tipaj por subtropikaj, varm-moderaj ĝis moderaj regionoj de la mondo kun pli au malpli rimarkeblaj sezonoj. Povas esti temperaturaj aŭ precipitaĵaj variadoj. Kelkaj multjaraj herbaj specioj formas rizomoj kun aŭ sen skvamecaj etaj folioj aŭ tuberoj kiel rezervorganoj.[3]

Folioj[redakti | redakti fonton]

La folioj staras ĉe multaj specioj en bazaj rozetoj, ofte ili estas aranĝitajdise je la tigo, plej ofte kontraŭstanantaj, kelkfoje triopeaŭ kvarope, verticile, kelkfoje preskaŭ duvice aŭ alternestarantaj kaj spirale .[2] La folioj plej ofte havas petiolojn.[3] Senpetiolaj folioj nur estas ĉe Monophyllaea kaj „unufolia“ Streptocarpus-specioj. La herbaj ĝis ledraj, bifacaj (dorsiventraj) folilimboj estas plej ofte simplaj, malofte lobaj aŭ pinataj. Kelkfoje ankaŭ ekzistas nur unu granda baza folio, kiu evoluiĝis el kotiledono (kelkaj Streptocarpus-specioj)[2]. La ofte simplaj folilimboj havas tre malsamajn formojn: liniilforma, elipta, laceta, ovforma kaj preskau cirkloforma au korforma..[3] La folirandoj estas glataj, noĉitaj, dentaj aŭ segildentaj. Lobaj aŭ ondaj kaj lobegaj limboj estas maloftaj (ekzemple nur ĉe malmultaj specioj de la genroj Ridleyandra, Chirita kaj Henckelia).[3] La folilimboj estas verdaj aŭ ĉe kelkaj specioj ruĝecaj, kelkfoje kun vinruĝaj makuloj je la malsupra folisurfaco. Ekzistas plej ofte plumforma nervuro, malofte manforma nervuro. Domacioj, ĉi tie kiel kavoj, ekzistas ĉe Mitraria.[2] La stomoj estas aŭ dise ordigitaj sur la folisurfacoj aŭ estas grupigitaj kaj ofte estas tre grandaj. La foliok de la Gesneriacoj havas harojn (indumento). ofte ili ŝajnas pelte harigitaj. La triĥomoj estas simplaj kaj enhavas ruĝan aŭ bluan plantsukonaŭ ili estas longaj kaj plurĉelaj. En la limboj ĉe ekzemple Rhychoglossum kaj Monophyllaea estas recinaj kaj oleaj kanaletoj, sed ĉe la plej multaj genroj ili mankas. En la mezofilo estas plej ofte diversajn kvantojn kaj formojn de kalciokzalatkristaloj.[2][4]

Stipuloj ne ekzistas.[1][2][4] Ĉe Rhytidophyllum-specioj ekzistas stipulsimila „oreletoj“ ĉe la bazo de la petioloj.[3]

infloresko de Jerdonia indica.

Infloreskoj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

Plej oft ekzistas florarpetioloj. La floraroj staras ĉiam flanke, sed ofte proksime de la supra fino de la tigoj, kelkfoje ili staras fine. La floroj staras unuope (reduktitaj cumoj) aŭ en kunmetitaj kompletfloraro el dufloraj, cumaj partaj floraroj.[1] Brakteoj povas ekzisti.[4]

La ofte okulfrapaj floroj estas forte adaptitaj al la diversaj polenigantoj (vidu sub ekologio) kaj tial tre formriĉaj. La florj estas duseksaj, nur tre malmultaj specioj estas unusekse monoikaj .[2]

flordiagramo de Gesneria pendulina

La floroj estas plej ofte kvinnombraj (tre malofte kvarnombraj) kaj pli aŭ malpli unusimetriaj, malofte radisimetriaj. La kvin sepaloj estas liberaj aŭ kunkreskintaj al plej ofte radisimetria, malofte al unusimetria kaliko.[1] Se ekzistas kaliktubo, tiam ĝi finiĝas en du samlongaj kalikdentoj aŭ la finoj estas dulipaj. La plej ofte kvin petaloj estas radforme, sonorilforme ĝis tube kunkreskintaj. La koroloj estas plej ofte unusimetriaj, malofte radisimetriaj kaj plej ofte dulipaj.[1] La petioloj estas blankaj aŭ verdaj, flavaj trans oranĝkoloraj kaj brunaj ĝis ruĝaj, kaj de violkoloraj ĝis bluaj. Kelktempe pluraj koloroj estas kombinitaj kun aŭ sen desegnoj.

unusimetriaj floroj kaj junaj kapsulfruktoj de Streptocarpus prolixus.

Ekzistas nur unu cirklo de stamenoj, estas du paroj, malofte kvin stamenoj po floro. Ekzistas unu aŭ tri staminodioj. La filamentoj estas aŭ longaj aŭ tre mallongaj, sed ĉiam kunkreskintaj kun la petioloj. Ofte la antero gluiĝis pare.[4] .[2] Plej ofte ekzistas nektarioj, kiuj kunkreskis kun la bazo de la ovario. Ĉiuj glandoj formas rin- au kalikforma disko. Malofte ĉiuj du ĝis kvin glandoj estas liberaj. Malofte ili ankaŭ mankas aŭ estas nefunkciantaj. La nektarioj ankaŭ povas esti anstataŭigataj per odorproduktanta teksaĵo, kiu nomiĝas osmoforo.[4] Du karpeloj estas kunkreskintaj al epigina (ĉiuj specioj de la Malnova Mondo) aŭ duonepigina ĝis hipogina ovario. Malofte unu karpelo estas sterila. En ĉiu ovario troviĝasmultaj ovolojn.[4] La plej ofte bone videbla pistilo finiĝas en diversforma stigmo.[1]

La florformulo estas:

Fruktoj, semoj kaj kotiledonoj[redakti | redakti fonton]

Formiĝas sekaj ĝis karnecaj kapsulfruktoj aŭ karnecaj, kelkfoje okulfrape koloraj beroj.[4] La frukto habvas multajn semojn.[1][2]

La semoj estas etaj.[1] Ili enhavas ofte olean [[endospermo]n]. Nur ĉe la Cyrtandroideae la endospermo mankas.[2]

La embrio havas du samlongaj kotiledonoj. Ĉe la Gesneriaceae de la malnova mondo unu kotiledono kreskas pli rapide ol la alia („anizokotila“).[1]

Enantiostilio ĉe saintpaŭlia kultivaro, la pistilo staras rimarkeble apud la anteroj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Florekologio[redakti | redakti fonton]

Ĉe preskaŭ ĉiu specio el la familio Gesneriacoj okazas fremdpolenigado. Por helpi al la fremdpolenigado la plantoj de la familio havas jenajn mekanismojn:

  • Protandrio: la polenoj fariĝas maturaj antaŭ la stigmoj de la sama floro povas akcepti ilin.
  • Protoginio, la szigmoj povas akcepti polenoj kaj ne plu povas akcepti, kiam la polenoj de la sama floro maturiĝas
  • Enantiostylio, estas kombino de la pistilo kaj stamenoj kiuj malebligas rektan polenigado de la floro. Protandrio estas plej ofta ĉe la Gesneriacoj. Protoginio nur estas ĉe Gesneria-specioj, kiuj estas plenigataj de vespertoj. Enantiostilio estas ĉe la genroj Didymocarpus, Henckelia kaj Saintpaulia. [5]
maskla kolibro de la specio Chaetocercus berlepschi suĉas nektaro al floro de Kohleria spicata, samtempe okazas la polenigado.
unusemetriaj floroj de Rhytidophyllum tomentosum enhavas multe da nektaro.
unusemetria floro de Gasteranthus delphinioides kunblankeca florkorolo kaj streta koroltubo ĉe la fino.

Fakultativa aŭ obligata mempolenigado nur estas konata aŭ supozata ĉe malmultaj specioj (aŭtogamio ekzemple ĉe specioj de la genroj Epithema, Rhynchoglossum, Monophyllaea). Ĉe tiuj specioj la floroj plej ofte estas malgrandaj kaj nerimarkeblaj. Ĉen malmultaj specioj la floro ne malfermiĝas kaj la polenigado okazas en la florburĝono (klejstogamio ekzemple ĉe Streptocarpus nobilis, Codonanthopsis dissimulata).[5]

Ĉe preskaŭ ĉiuj specioj el la familio Gesneriacoj la polenigado okazas per bestoj (zoofilio). Plej gravas birdoj, poste insektoj kaj vespertoj.[5]

Ĉe la specioj de la Neotropiso plej gravas ornitofilio, do, la polenigado okazas per birdoj. Ĉirkaŭ 60 % de la subfamilio Gesnerioideae (do ĉikaŭ 1000 specioj) estas polenigataj de kolibroj (Trochilidae). La centro de la birdopolenigataj specioj estas Kolombio ka Ekvadoro. Ekzistas multe pli epifitaj ol teraj specioj, kiuj estas polenigataj de birdoj.[5] Oni rekonas ilin al la tuboforma konstruo de la korolo kaj al la koloro. Ĝi estas diversa, sed plej ofte brilaj ruĝecaj koloroj (de ruĝa trans oranĝkolora ĝis brile flava). Birdfloroj ĉiam ofetas multe da nektaro. Polenigado per birdoj estas malpli ofte en la Malnova Mondo (ĉe la genroj Aeschynanthus, Agalmyla kaj ĉe kelkaj specioj de Henckelia, Streptocarpus, Cyrtandra). En Afriko kaj Azio ekzistas birdoj, kiuj kapablus la polenigadon, la tiel nomataj nektarbirdoj (Nectariniidae), kaj en kelkaj regionoj de Sulaveso ĝis Novzelando ekzistas mielmanĝantoj (Meliphagidae) kiuj taŭgas por polenigado.[5]

La polenigado per vespertoj (Chiropterophilie) nur estas konata en Neotropiso, ĉe kelkaj genroj (Capanea, Drymonia, Kohleria, Gesneria, Rhytidophyllum, Sinningia kaj Paliavana).[5]

El la insektoj la abeloj estas la plej gravaj (Apidae). En la novamondaj tropikoj verŝajne plej gravas orkidabeloj (Euglossini), sed ankaŭ Anthophoridae, verŝajne Xylocopinae kaj aliaj.[5].[5]

flordetalo de Niphaea oblonga.

La allogado de la plenigantoj okazas ĉe Gesneriacoj per la vido..[5]

La plej multaj specioj havas senodoraj floroj. nur ĉ. 15 genroj havas odorantajn florojn. .[5]

Ĉe Drymonia serrulata staras karneca kapsulfrukto en la kaliko, kiu malfermiĝas en matura stato kaj ellasas la semojn, speziale okulfrape estas la ruĝa interno de la fruktŝelo.

Divastigoekologio[redakti | redakti fonton]

La diasporoj estas aŭ la beroj aŭ ĉe kapsulfruktoj la semoj.[5] [5]

Bei den specioj mit Beeren oder fleischigen Kapselfrüchten erfolgt Tierausbreitung durch meist Vögel (Ornithochorie), klunu Säugetiere oder Ameisen (Myrmekochorie).[5]

Ĉe Rufodorsia minor formikoj transportas la semojn post kiam la beroj estas malfermitaj fare de birdoj.[5] Se birdoj kaj malgrandaj mambestoj disigas la semojn tio noomiĝas endoĥori. Tial multaj specioj de la Gesneriacoj havas allogajn berojn.[5]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Krom kiel ornamplantoj la specioj de la Gesneriacoj ne estas utiligataj. Troviĝas en la literaturo jenaj rimarkoj: De Conandron ramondioides la folioj estas manĝataj, kiam ne plu estas aliaj ebloj..[6]

Ornamplantoj[redakti | redakti fonton]

La plej multaj Gesneriacoj ŝatas pro ilia tropika deveno tutjare varman lokon. Multaj preferas helajn kaj varmajn lokojn sen rekta sunbrilo.

Jen elekto de Gesneriacoj, kiuj taŭgas kiel ĉambroplanto:

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La Gesneriacoj estas vaste kreskantaj en la Malnova Mondo kaj la Nova Mondo. La specioj krekas mondvaste ĉefe en la tropikoj kaj subtropikoj. Kelkaj specipj kreskas en la moderaj klimatoj en Sudameriko, Eŭropo, en Himalajo kaj en norda Ĉinio.[5]

En la sudo specioj de la familio kreskas en sudorienta Aŭstralio, Novzelando kaj la sudo de Ĉilio. La malmultaj specioj de la Gesneriacoj, kiuj kreskas en Eŭropo (kelkaj specioj de la genroj Ramonda kaj Haberlea ) estas reliktoj el la terciaro. Ili kreskas en la Pirineoj kaj sur la Balkana duoninsulo.

Po ĉ. 60 genroj ekzistas en la bioregiono orientaliso (inklude de Afganio, Pakistano, Sudazio kaj sudorienta Azio) kaj en Neotropiso. En Afriko ekzistas naŭ genroj kun ĉ. 160 specioj. En Eŭropo nur ekzistas tri genroj kun nur ses specioj. Nur naŭ genroj kaj 20 specioj nur kreskas en la suda hemisfero. Granda disjunkcia arealo havas la genroj Rhynchoglossum kaj Epithema en Afriko kaj Ameriko. En Ĉinio ekzistas 56 genroj (el tio 25 endemaj) kaj ĉ. 442 specioj (el tio 354 endemaj). En Aŭstralio hejmiĝas kvin genroj. Du monotipaj genroj nur ekzistas tie.

En la Neotropiso ekzistas sep triboj kun ĉ. 60 genroj kaj ĉ. 1200 specioj..[4]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

tribo Cyrtandreae: Cyrtandra platyphylla
Tribo Didymocarpeae: Boea hemsleyana
Tribo Didymocarpeae: hibrido el Chirita linearifolia × Chirita sinensis
Tribo Didymocarpeae: Conandron ramondioides
Tribo Didymocarpeae: Haberlea rhodopensis, reliktplanto kun disvastigejo en Balkano.
Tribo Didymocarpeae: Henckelia platypus
Tribo Didymocarpeae: Petrocosmea rosettifolia
Tribo Didymocarpeae: Primulina spadiciformis: habito, folioj kaj la de brakteo envolvita floro.
Tribo Didymocarpeae: pirinea ramondo (Ramonda myconi), reliktplanto en Eŭropo.
Tribo Didymocarpeae: Streptocarpus gardenii
Tribo Titanotricheae: habito, folioj floraro kaj floroj de Titanotrichum oldhamii.
Tribo Trichosporeae: Aeschynanthus radicans
Tribo Klugieae: Rhynchoglossum notonianum
Tribo Beslerieae: Besleria notabilis
Tribo Gesnerieae: inflreko de Rhytidophyllum exsertum
Tribo Gloxinieae: Niphaea oblonga
Tribo Gloxinieae: Seemannia sylvatica
Tribo Sinningieae: Sinningia leucotricha
Tribo Episcieae: Alsobia dianthiflora
Tribo Episcieae: Chrysothemis pulchella
Tribo Episcieae: Columnea flexiflora
Tribo Episcieae: Corytoplectus capitatus
Tribo Episcieae: Drymonia spec.
Tribo Episcieae: Nautilocalyx melittifolius
Tribo Episcieae: Nematanthus wettsteinii
Tribo Episcieae: Paradrymonia hypocyrta
Tribo Coronanthereae: Asteranthera ovata
Tribo Coronanthereae: Mitraria coccinea

Ene de la ordo de la Lamialoj la gesneriacoj plej proksime parencas kun la Kalceolariacoj (Calceolariaceae).

La unua priskribo de la familio Gesneriacoj sub la nomo „Gessnerieae“ estas de Louis Claude Marie Richard kaj Antoine Laurent de Jussieu en Augustin-Pyrame de Candolle: Essai sur les Propriétés Médicales des Plantes, 2a eldono, p. 192 de la 11a de majo 1816. tipa genro estas Gesneria L. La genronomo Gesneriakaj per tio ankau la familia nomo Gesneriaceae honoras la Zurika naturesploristo kaj medicinisto Konrad Gesner (1516–1565). Sinonimoj por Gesneriacoj (RICH. & JUSS.) EX DC. estas: Belloniaceae MARTINOV, Didymocarpaceae D.DON, Ramondaceae GODR., Besleriaceae RAF., Cyrtandraceae JACK.

La familio de la Gesneriacoj (Gesneriaceae) estas engrupigita en kvar subfamilioj. La A. Weber 2004[7] tiu devido nur estas kvar formaj grupoj ĉar ili ne estas monopiletaj. Ili havas la saman kvanton de triboj kaj genroj. La familio konsistas el 12 triboj kun 147 ĝis 160 genroj kaj ĉ. 3200 ĝi 3870 specioj. Ĉ. 40 genroj estas monotipaj.[8]

  • Didymocarpoid Gesneriaceae (laŭ A. Weber 2004), ĝis tiam subfamilio Didymocarpoideae aŭ Cyrtandroideae: La kromosomonombro estas tre diversa. Devas esti nove ordigita post la lastjaraj esploroj. Jen la malnova prezento kun kvar triboj. Ĝi konsistas el ĉ. 82 genroj kun ĉ. 2000 specioj:
    • en unu Tribo:
    • Tribo Cyrtandreae BARTL.: tri genroj:
      • Cyrtandra J.R.FORST. & G.FORST.: kun 550 ĝi 600 specioj la plej granda genro de la familo. La disvastigejo etendiĝas de la Nikobaroj ka la suda Tajlando trans Malesio kaj la sudaj Pacifikaj Insuloj ĝis Havajo.
      • Rhynchotechum BLUME: ĉ. 13 specioj en sudorienta Azio kaj la Pacifikaj insuloj.
      • Sepikea SCHLTR. eble sinonimo de Cyrtandra: nur unu specio:
    • Tribo Didymocarpeae ENDL.: ĉirkaŭ 73 genroj:
    • Didymostigma W.T.WANG: nur tri specioj, en Ĉinio.
      • Dolicholoma D.FANG & W.T.WANG: nur unu specio:
        • Dolicholoma jasetaflorum D.FANG & W.T.WANG: endemio kiu kreskas nU ĉe ombraj rokvandoj en la tropika Karsto en sudokcidenta Gŭangŝjio (Napo Xian).
      • Gyrocheilos W.T.WANG: nur kvar specioj en Ĉinio.
      • Haberlea FRIV.: du specioj en Eŭropo. reliko el tempoj kun tropika klimato.
      • Hemiboea C.B.CLARKE: ĉirkaŭ 23 specioj en Ĉinio (ĉiuj 23 specioj), suda japanio kaj norda Vjetnamio.
      • Hemiboeopsis W.T.WANG: nur unu specio:
      • Henckelia SPRENG. (sin.: Loxocarpus R.BR., Roettlera VAHL RIDL., Platyadenia B.L.BURTT): ĉirkaŭ 180 specioj de suda Hindio kaj Srilankao trans Sumatro, suda Tajlando, Malaja duoninsulo, Borneo ĝis zu den Filipinoj, Sulaveso kaj Novgvineo.
      • Hexatheca C.B.CLARKE: ĉirkaŭ kvar specioj, en Borneo (de okcidenta Kalimantano kaj Saravako ĝis Sabaho).
      • Isometrum CRAIB: ĉirkaŭ 14 specioj en Ĉinio .
      • Jankaea BOISS.: nur unu specio:
        • Jancaea heldreichii (BOISS.) BOISS.: endemito sur Olimpo en Tesalio, Greklndo. Ĝi kreskas ĉe ombraj kaj humidaj rokfendoj en kalkroko en alteco de 100 ĝis t 2100 m.
      • Lagarosolen W.T.WANG: du specioj en Ĉinio.
      • Leptoboea BENTH.: la ĉirkaŭ tri specioj en norda Hindio, Butano, Sikimo, Birmo, Tajlando kaj Ĉinio.
      • Linnaeopsis ENGL.: ĉirkaŭ tri specioj en montaraj arbaroj nur en Orientafriko orienta Tanzanio, Tanganjika-regiono.
      • Etabriggsia W.T.WANG: nur du specioj en Ĉinio.
      • Etapetrocosmea W.T.WANG: nur unu specio:
      • Nodonema B.L.BURTT: nur unu specio:
      • Opithandra B.L.BURTT: ĉirkaŭ dek specioj en Ĉinio (naŭ specioj) kaj Japanio.
      • Orchadocarpa RIDL.: nur unu specio:
      • Oreocharis BENTH.: ĉirkaŭ 28 specioj en suda Ĉinio (27 specioj), Tajlando und Vjetnamio.
      • Ornithoboea PARISH EX C.B.CLARKE: ĉirkaŭ 11 specioj en Ĉinio (kvin specioj), Malajzio, orienta Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.
      • Paraboea (C.B.CLARKE) RIDL.: ĉirkaŭ 87 ĝis 90 specioj en Butano, Birmo, Ĉinio, Vjetnamio, Tajlando, Malajzio, Indonezio kaj Filipinoj.
      • Petrocodon HANCE: nur tri specioj kreskas en tropika Karsto nur en Ĉinio.
      • Petrocosmea OLIV.: ĉirkaŭ 30 specioj en Ĉinio (24 specioj), en nororienta Hindio, Birmo, Tajlando kaj en suda Vjetnamio .
      • Phylloboea BENTH.: nur unu specio:
      • Platyadenia B.L.BURTT: nur unu specio:
      • Platystemma WALL.: nur unu specio:
      • Primulina HANCE: antaŭe monotipa genro hodiaŭ pli ol 130 specioj, kiuj estis antaŭe parte en Chirita .
      • Pseudochirita W.T.WANG: nur unu specio:
      • Ramondo (Ramonda RICH.): nur tri specioj en Hispanio kaj sur la Balkana duoninsulo.
      • Raphiocarpus CHUN: nur unu specio:
      • Rhabdothamnopsis HEMSL.: nur unu specio:
        • Rhabdothamnopsis sinensis HEMSL.: ĝi kreskass en arbaroj en karstaj regionoj en alteco inter 1600 kaj 4600 m en okcidenta Gŭiĝoŭo, okcidenta kaj sudokcidenta Siĉuano, centra kaj norda Junano.
      • Saintpaulia H.WENDL.: ĉirkaŭ ses specioj en tropika Orientafriko (sudorienta Kenjo kaj norda Tanzanio).
      • Schizoboea (FRITSCH) B.L.BURTT: nur unu specio:
        • Schizoboea kamerunensis (ENGL.) B.L.BURTT: en troika Okcident- Mez- kaj Orientafriko (Kameruno, Fernando Po, Ruando, Zairo, suda Tanzanio) .
      • Streptokarpo (Streptocarpus LINDL.): ĉirkaŭ 135 specioj en tropika kaj subtropika sudorienta Afriko, Madagaskaro kaj Komoroj .
      • Tengia Chun: Sie enthält nur unu specio:
      • Tetraphyllum GRIFF. EX C.B.CLARKE: nur du specioj, el kiu unu nur en Vjetnamio kaj la alia verŝajne nur en nordorienta Hindio.
      • Thamnocharis W.T.WANG: nur unu specio:
        • Thamnocharis esquirolii (H.LÉVEILLÉ) W.T.WANG: nur en alteco inter 1500 kaj 1600 m en sudorienta Gŭiĝoŭo (Xingren Xian, Zhenfeng Xian).
      • Trachystigma C.B.CLARKE: nur unu specio:
      • Tremacron CRAIB: ĉirkaŭ sep specioj en Ĉinio.
      • Trisepalum C.B.CLARKE: ĉirkaŭ 13 specioj en Ĉinio, Malajzio, Birmo kaj Tajlando.
    • Tribo Titanotricheae W.T.WANG: unu monotipa genro:
    • Tribo Trichosporeae NEES: ĉirkaŭ kvin genroj:
      • aeskinanto (Aeschynanthus JACK, sin.: Oxychlamys SCHLTR., Trichosporum D.DON., Euthamnus Schltr., Rheithrophyllum HASSK.): ĉirkaŭ 140 specioj en Azio kaj la Pacifikaj insuloj.
      • Agalmyla BLUME (sin.: Orithalia BLUME NOM. ILLEG. Orythia ENDL., Dichrotrichum REINW. EX DE VRIESE, Tetradema SCHLTR.): ĉirkaŭ 100 specioj en Malesio.
      • Loxostigma C.B.CLARKE: ĉirkaŭ sep specioj en Hindio, Butano, Nepalo, Sikimo, Birmo, Ĉinio (seb specioj) kaj norda Vjetnamio .
      • Lysionotus D.DON: ĉirkaŭ 25 specioj en norda Hindio, Butano, Birmo, Nepalo, Ĉinio, Laoso, norda Tajlando, norda Vjetnamio kaj suda Japanio.
      • Micraeschynanthus RIDL.: nur unu specio:
  • Epithematoid Gesneriaceae (laŭ A. Weber 2004), ĝis nun subfamilio Epithematoideae: Kromosomnombro n = plej ofte 10 (8-12). ĝi konsistas el nur unu tribo kun ses ĝis sep genroj kaj ĉirkaŭ 75 specioj. Disvastigo: precipe en Hindio kaj Sudorientazio; unu specio en Okcidentafriko kaj unu specio de Mezameriko ĝis Peruo:
    • Tribo Klugieae FRITSCH: ses ĝis sep genroj:
      • Epithema BLUME: dek ĝi dudek specioj en Sud- kaj Sudorienazio kaj Okcidentafriko
      • Gyrogyne W.T.WANG: nur unu specio:
      • Loxonia JACK: ĉirkaŭ tri specioj en okcidenta Malesio: Sumatro, Malaja duoninsulo, Borneo kaj Javo.
      • Monophyllaea R.BR.: pli ol 30 specioj en Malesio de Sumatro ĝis Novgvineo kaj suda Tajlando kaj Luzono ĝis Javo.
      • Rhynchoglossum BLUME: ĉirkaŭ 12 specioj en Sudorientazio kaj sur Pacifikaj insuloj.
      • Stauranthera BENTH.: ĉirkaŭ dek specioj en Sudorientazio kaj sur Pacifikaj insuloj.
      • Whytockia W.W.SM.: ĉirkaŭ ses specioj en Ĉinio (kvin specioj) kaj Tajvano (unu specio).
  • Gesnerioid Gesneriaceae (laŭ A. Weber 2004), ĝis nun subfamilio Gesnerioideae: La Keomozomnombro estas n = 6-16. Ĝi konsistas el ses triboo kun ĉirkaŭ 53 genroj kaj ĉirkaŭ 1500 specioj, en la Neotropiso, multaj specioj estas epifitoj, la plaej multaj estas polenigataj de birdoj:
    • Tribo Beslerieae BARTL.: ĉirkaŭ ok genroj:[9]
      • Anetanthus HIERN EX BENTH. & HOOK. F.: la du specioj Anetanthus gracilis HIERN kaj Anetanthus rubra L.E.SKOG en Peruo, Bolivio, en meza Kolombio kaj en sudorienta Brazilo .
      • Besleria L.: pli ol 200 specioj en Neotropiso, kuncentroj en la Andoj de Kolombio kaj Ekvadoro. Multaj specioj endemitoj en malgrandaj regionoj.
      • Cremosperma BENTH.: 20 ĝis 25 specioj de Panamo ĝis la Andoj de Peruo.
      • Gasteranthus BENTH.: ĉirkaŭ 35 specioj de Gvatemalo kaj la najbaraj regionoj en Meksikio, Kostariko, Panamo, trans la okcidenta Sudameriko ĝis Bolivio, kun centro de la speciomulteco en okcidenta Ekvadoro.
      • Reldia WIEHLER: ĉirkaŭ 60 specioj. Kreskas en plej ofte en montara arbaroj aŭ malofte en malaltebenaĵaj pluvarbaroj de Panamo ĝis norda Peruo.
      • Resia H.E.MOORE: ambaŭ specioj Resia ichthyoides LEEUWENB. kaj Resia nimbicola H.E.MOORE kreskas en Kolombio kaj Venezuelo.
      • Shuaria D.A.NEILL & J.L.CLARK: nur unu specio:
        • Shuaria ecuadorica D.A.NEILL & J.L.CLARK: Tiu nur 3 ĝis 5 m alta arbo kreskas en la subligno de la Ekvadora provinco Morona-Santiago kaj la sowie im Amazona regono de la sudorienta Ekvadoro. La unuopaj kreskejoj estas izolitaj kaj la planto ricevis la epiteton „preskaŭ endanĝerigita“ .[10]
      • Tylopsacas LEEUWENB.: nur unu specio:
    • Tribo Napeantheae WIEHLER: nur unu genro:
      • Napeanthus GARDNER: minumume 23 specioj en Neotropiso.
    • Tribo Gesnerieae DUMORT.: nur du genroj:
    • Tribo Gloxinieae (G.DON) G.DON laŭ E.H.ROALSON ET AL. 2005[11]: ĉirkaŭ 20 genroj:
      • Aĥimeno (Achimenes PERS.): ĉirkaŭ 24 specioj de Meksikio ĝis Kolombio enklude de la Karibaj insuloj.
      • Diastema BENTH.: pli ol 20 specioj en Neotropiso.
      • Eucodonia HANST.: nur du speciojn meza kaj suda Meksikio.
      • Gloxinella (H.E.MOORE) ROALSON & BOGGAN: nur unu specio:
        • Gloxinella lindeniana (REGEL) ROALSON & BOGGAN: la specio dum longa tempo nur estas konata de kulitivataj eksempleroj, sed antaŭ nelonge remalkovrita en Peruo (Cajamarca) .
      • Gloxinia L'HÉR. (sin.: Eucolum SALISB., Fiebrigia FRITSCH, Fritschiantha KUNTZE, Salisia REGEL): nur tri specioj en la Neotropiso, precipe en la Andoj.
      • Gloxiniopsis ROALSON & BOGGAN: nur unu specio:
      • Goyazia TAUB.: nur du specioj en centra Brazilo (Planalto).
      • Heppiella REGEL: ĉirkaŭ kvar specioj de Peruo ĝis okcidenta Venezuelo.
      • Kohleria REGEL (sin.: Capanea DECNE., Isoloma (BENTH.) DECNE. NON J.SMITH, Gesneria MART. sect. Isoloma BENTH., Tydaea DECNE., Giesleria REGEL, Sciadocalyx REGEL, Brachyloma HANST., Calycostemma HANST., Cryptoloma HANST., Synepileana BAILL.): La amplekso de la genro estis diskutata kontraŭe. Hodiaŭ ĝi havas ĉirkaŭ 17 specioj. La hejmejo estas la montarĉeno de Peruo ĝis Meksikio, Venezuelo, Trinidado kaj la Gvajanoj. La centro situas en Kolombio.
      • Lembocarpus LEEUWENB.: nur unu specio:
      • Mandirola DECNE.: nur tri specioj en Brazilo.
      • Monopyle MORITZ EX BENTH.: ĉirkaŭ 17 specioj de Bolivio ĝis Gvatemalo.
      • Moussonia Regel: ĉirkaŭ 11 specioj de Meksikio ĝis Panamo.
      • Niphaea Lindl.: ĉirkaŭ kvin specioj en Meksikio kaj Gvatemalo.
      • Nomopyle ROALSON & BOGGAN: nur du specioj en Ekvadoro kaj Peruo.
      • Pearcea REGEL (inklude Parakohleria WIEHLER): ĉirkaŭ 17 specioj en la norda Sudameriko.
      • Phinaea BENTH.: 10 ĝis 16 specioj de Meksikio ĝis Venezuelo kaj Peruo, Kubo kaj Haitio.
      • Seemannia REGEL: ĉirkaŭ kvar specioj precipe en la Andoj: Bolivio, norda Argentinio kaj suda Peruo. Seemannia sylvatica kreskas ĝis la suda Ekvadoro.
      • Smithiantha KUNTZE: ĉirkaŭ sep specioj en meza kaj norda Meksikio ĝis Gvatemalio.
      • Solenophora BENTH: ĉirkaŭ 16 specioj en Mezameriko.
    • Tribo Sinningieae FRITSCH: nur ankoraŭ tri genroj, precipe an Brazilo:
      • Paliavana VAND.: ĉirkaŭ ses specioj en sudorienta kaj orienta Brazilo.
      • Sinningia NEES (sin.: Alagophyla RAF., Almana RAF., Biglandularia SEEM., Corytholoma (BENTH.) DECNE., Dircaea DECNE., Dolichodeira HANST., Fimbrolina RAF., Gesnera MART., Lietzia REGEL, Ligeria DECNE., Megapleilis RAF., Orthanthe LEM., Rechstunuria REGEL, Rosanowia REGEL, Stenogastra HANST., Styrosinia RAF., Tapeinotes DC., Tapina MART., Tulisma RAF., Anodiscus BENTH. kaj Koellikeria REGEL): ĉirkaŭ 65 specioj en la Neotropiso, precipe en suda kaj orienta Brazilo. Nklude Sinningia speciosa (LODD.) HIERN.
      • Vanhouttea LEM.: ĉirkaŭ ok specioj en sudorienta Brazilo.
    • Tribo Sphaerorrhizeae ROALSON & BOGGAN: nur unu genro:
      • Sphaerorrhiza ROALSON & BOGGAN: du specioj: Sphaerorrhiza sarmentiana (GARDN. EX HOOK.) ROALSON & BOGGAN kaj Sphaerorrhiza burchellii (S.M.PHILLIPS) ROALSON & BOGGAN, en Brazilo.
    • Tribo Episcieae ENDL.:
      • Alloplectus MART.: s.str.: La ankoraŭ nur ĉirkaŭ kvin specioj de Kostariko ĝis la Kolombiaj Andoj, nordaj Ekvadoro kaj Peruo.
      • Alsobia HANST.: ambaŭ specioj Alsobia dianthiflora (H.E.MOORE & R.G.WILSON) WIEHLER kaj Alsobia punctata (LINDL.) HANST. en Meksikio, Gvatemalio kaj Kostariko.
      • Chrysothemis DECNE. (sin.: Tussacia BENTH., Tussacia RAF., Tussacia KLOTZSCH EX BEER, Tussacia WILLD. EX ROEM. & SCHULT.): La ĉirkaŭ sieben specioj hejmiĝas de Ekvadoro ĝis Gvatemalio, en meza Brazilo, em la Gvajanaj ŝatoj, Venezuelo kaj Klunu-antiloj.
      • Cobananthus WIEHLER: nur unu specio:
      • Codonanthe (MART.) HANST.: pli ol 20 specioj en la Neotropiso, kun centro en la Amazona baseno kaj suda kaj orienta Brazilo.
      • Codonanthopsis MANSF.: ĉirkaŭ kvin specioj laŭlonge de la rivera sistemo de la Amazono de Peruo ĝis Brazilo.
      • Columnea L. (sin.: Achimenes P.BROWNE non PERS., Aponoa RAF., Bucinella WIEHLER, Collandra LEM., Eusynetra RAF., Glycanthes RAF., Kohlerianthus FRITSCH, Pterygoloma HANST., Stenanthus OERST. EX HANST., Stygnanthe HANST., Vireya RAF.): s.l.: Der Umfang der genro wird kontrovers diskutiert: mit ĉirkaŭ 270 specioj s.l.; s.str.: 75 specioj, krome kvar ĝisnunaj genroj, inklude Dalbergaria TUSSAC ĉirkaŭ 90 specioj, Tricantha HOOK. 75 specioj, Ortholoma (BENTH.) HANST. kaj Pentadenia HANST..
      • Corytoplectus OERST.: ĉirkaŭ 15 specioj, en altaj montoj de la okcidenta montara ĉeno de Panamo ĝis Bolivio kaj ĉe la marbordo de Venezuelo kaj en la altlando de Gvajano.
      • Crantzia SCOP.: ĉirkaŭ kvar specioj, kiuj apartenis antaŭ 2005 al la genro Alloplectus.
      • Drymonia MART.: ĉirkaŭ 140 specioj, vaste disvastigitaj.
      • Episcia MART.: ok ĝis naŭ specioj de Meksikio ĝis Peruo, en norda Brazilo kaj la Gujanoj, ekzemple:
      • Glossoloma HANST.: la ĉirkaŭ 22 specioj en Meksikio ĝis Bolivio.
      • Nautilocalyx HANST. (sin.: Physodeira HANST., Skiophila HANST., Nauticalyx HORT. EX LOUD., Episcia subgen. Physodeira HANST., Episcia sect. Nautilocalyx (HANST.) BENTH., Episcia sect. Skiophila (HANST.) BENTH., Episcia sect. Physodeira (HANST.) BENTH., Episcia sect. Episcia subsect. Centrosolenia (BENTH.) LEEUWENB. p.p., Episcia sect. Episcia subsect. Physodeira (HANST.) LEEUWENB., Episcia sect. Tarachanthus LEEUWENB., Episcia sect. Trichosperma LEEUWENB.): pli ol 70 specioj en Neotropiso, en sudorienta Brazilo ne ekzistas specio.
      • Nematanthus SCHRAD. (sin.: Hypocyrta MART. 1829, p.p.): ĉirkaŭ 30 specioj en orienta Brazilo.
      • Neomortonia WIEHLER: nur du aŭ tri specioj de Meksikio trans Mezameriko ĝis Ekvadoro.
      • Oerstedina WIEHLER: nur tri specioj de Meksikio ĝis Mezameriko.
      • Paradrymonia HANST.: 34 ĝis 70 specioj de Meksikio ĝis Bolivio, norda Brazilo kaj la Gvajanoj.
      • Rhoogeton LEEUWENB.: ĝis kvar specioj en Venezuelo kaj Gvajanoj.
      • Rufodorsia WIEHLER: ĉirkaŭ kvar specioj de Nikaragvo ĝis Panamo.
    • genroj sen aparteno al tribo:
  • Coronantheroid Gesneriaceae (lau A. Weber 2004), antaŭe subfamilio Coronatheroideae: -ĝi estas ligna planto. La kromosomnombro n = 37-45. Ĝi konsistas el nur unu tribo kun ĉirkaŭ naŭ genroj kaj ĉirkaŭ 20 specioj, sur Salomon-insuloj, Antiloj, Novkaledonio kaj en suda Sudameriko:
    • Tribo Coronanthereae FRITSCH: Ĝi konsistas el naŭ plej ofte monotipaje genroj:
    • genroj de la Malnova Mondo:
    • genroj de la Nova Mondo: nur tri monotipaj genroj, do tri specioj:
      • Asteranthera HANST.: nur unu specio:
      • Mitraria CAV.: nur unu specio:
      • Sarmienta RUIZ & PAV.: nur unu specio:
        • Sarmienta scandens (J.D.BRANDIS) PERS. (sin.: Sarmienta repens RUIZ & PAV. nom. illeg.): en la malvarmetaj pluvarbaroj de la suda Ĉilio kaj sur la Insulo Ĉiloeo.
  • Ĉe proksime parencaj genroj facilas ricevi per interkrucado genrohibridoj[4]
    • jen elekto de kelkaj genrohobridoj:
      • ×Achimenantha = Achimenes × Smithiantha
      • ×Achicodonia = Achimenes × Eucodonia
      • ×Smithicodonia = Smithiantha × Eucodonia
      • ×Gloxmannia = Gloxinia × Seemannia

Endanĝerigado[redakti | redakti fonton]

En la „Ruĝa listo“ de la endanĝerigitaj specioj de IUCN estis en la jaro 2013 152 specioj de Gesneriacoj.[13] Toviĝas en ekzemple en Aŭstralio kaj Sudafriko naciaj ruĝaj listoj, kies specioj ne trviĝas en la IUCN-listo. Verŝajne estas pli da specioj endanĝerigitaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referancoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Wencai Wang, Kai-yu Pan, Zhen-yu Li, Anna L. Weitzman & Laurence E. Skog: Gesneriaceae. - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Ŝablono:BiĝisBN
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 Die Familie Gesneriaceae bei DELTA von L. Watson & M. J. Dallwitz.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj WeberArticles; $2
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 4,9 A. Chautems, 2009: Neotropical Gesneriaceae bei Neotropikey - Interactive key and information resources for flowering plants of the Neotropics.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 5,15 Anton Weber: Gesneriaceae: A Scientific Perspective
  6. Ŝablono:PFAF
  7. Anton Weber: Gesneriaceae. In: Ŝablono:BiĝisBN
  8. Anton Weber & Laurence E. Skog, 2007: Umfassende Webseite zur Familie der Gesneriaceae, da die Navigation der Hauptseite mindestens unter Firefox nicht funktioniert: genros-Navigation.
  9. E. H. Roalson & J. L. Clark: Phylogenetic patterns of diversification in the Beslerieae (Gesneriaceae), S. 251–268 in Herausgeber: A. K. Sharma & A. Sharma: Plant Genome: Biodiversity and Evolution, Phanerograms 1C, Science Publishers, Enfield, New Hampshire, 2006.
  10. John L. Clark, David A. Neill, Anton Weber, Jennifer A. Gruhn & Tuntiak Katan: Shuaria (Gesneriaceae), an Arborescent New Genus from the Cordillera del Cóndor and Amazonian Ecuador, In: Systematic Botany, Volume 35, Issue 3, 2010, S. 662-674: COI:10.1600/036364410792495917 bei BioOne.
  11. J. K. Boggan, L. E. Skog, E. A. Zimmer: Untangling Gloxinieae (Gesneriaceae). I. Phylogenetic patterns and generic boundaries inferred from nuclear, chloroplast, and morphological cladistic data sets. In: Taxon Band 54, Nr. 2, 2005, S. 389–410.
  12. Zhi Xia, Yin-Zheng Wang & James F. Smith: Familial placement and relations of Rehmannia and Triaenophora (Scrophulariaceae s.l.) inferred from five gene regions. In: American Journal of Botany, 2009, Band 96, S. 519-530: COI:10.3732/ajb.0800195
  13. Ŝablono:IUCNSearch

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mathieu Perret, Alain Chautems, Andréa Onofre De Araujo & Nicolas Salamin: Temporal and spatial origin of Gesneriaceae in the New World inferred from plastid DNA sequences, In: Botanical Journal of the Linnean Society, Volume 171, Issue 1, 2013, S. 61–79: COI:10.1111/j.1095-8339.2012.01303.x
  • David Middleton, Hannah Atkins, Luu Hong Truong, Kanae Nishii & Michael Möller: Billolivia, a new genus of Gesneriaceae from Vjetnamio with five new species, In: Phytotaxa, Volume 161, Issue 4, 2014: COI:10.11646/phytotaxa.161.4.1
  • David Middleton & Michael Möller: Tribounia, a new genus of Gesneriaceae from Tajlando, In: : Taxon, Volume 61, Number 6, 2012 , S. 1286-1295.
  • John L. Clark, Minde M. Funke, Aaron M. Duffy & James F. Smith: Phylogeny of a Neotropical Clade in the Gesneriaceae: More Tales of Convergent Evolution, In: International Journal of Plant Sciences, Volume 173, Issue 8, 2012, S. 894-916: COI:10.1086/667229
  • Vincent L. Woo, Minde M. Funke, James F. Smith, Peter J. Lockhart & Philip J. Garnock-Jones: New World Origins of Southwest Pacific Gesneriaceae: Multiple Movements Across and Within the South Pacific, In: International Journal of Plant Sciences, Volume 172, Issue 3, (2011), S. 434-457: Online bei JSTOR.
  • Laurence E. Skog: Gesneriaceae in the 21st Century, In: Selbyana, Volume 25, Issue 2, 2005, S. 179-181: Online bei JSTOR.


Notoj[redakti | redakti fonton]