Gesta Danorum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gesta Danorum
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sakso Gramatiko
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 12-a jarcento
Ĝenro kroniko
vdr
Gesta Danorum (Fragmento Angers), paĝo 1, kovrilpaĝo.

Gesta Danorum ("heroaĵoj de Danoj") estas patriota verko de Dana historio, de la aŭtoro de ĉirkaŭ la 12a jarcento nome Sakso Gramatiko ("Sakso la Klera", laŭvorte "la Gramatikisto"). Ĝi estas la plej ambicia literatura entrepreno de mezepoka Danio kaj ĝi estas esenca fonto por la komenca historio de tiu nacio. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej malnovaj konataj verkitaj dokumentoj pri la historio de Estonio kaj de Latvio.

Konsistanta el dekses libroj verkitaj en Latino je invito de la Arkiepiskopo Absalon, Gesta Danorum priskribas Danan historion kaj je ioma gradon historion de Skandinavio ĝenerale, el la prahistorio al la fino de la 12a jarcento. Aldone, Gesta Danorum proponas singularajn respegulojn al Eŭropaj aferoj en la Meza mezepoko el unika Skandinavia vidpunkto, suplementante tion kio estis uzata de historiistoj el Okcidenta kaj Suda Eŭropo.