Geyza Karlovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Geyza Karlovszky
Personaj informoj
Naskonomo Karlovszky Geyza
Naskiĝo la 22-an de novembro 1860(nun 1860-11-22)
en Hungario Rimaszombat (Hungara reĝlando)
Morto la 27-an de aprilo 1936
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Profesio farmakologo
Familianoj
Frat(in)o Bertalan Karlovszky
v  d  r
Information icon.svg

Geyza Karlovszky [gejza karlovski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Karlovszky Geyza estis hungara farmaciisto, apotekisto. Lia frato estis Bertalan Karlovszky.

Geyza Karlovszky [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1860 en Rimaszombat, (Hungara reĝlando nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio), li mortis la 27-an de aprilo 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Geyza Karlovszky frekventis gimnazion en Pest (urbo). En 1874 li estis lernanta apotekisto en Nyíregyháza, post 2 jaroj en Miskolc, fine en Kecskemét (jam kiel subapotekisto). En la lasta urbo li abiturientis, poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1881. En la sekva lernojaro li plulernis kemion en la sama loko de Károly Than, poste li estis asistanto ĝis 1892. Li kreis novan medikamenton Thanatol. La nomo dediĉas al Károly Than, la kuracilo helpis multe al nervozaj malsanoj. En 1892 li transprenis redaktadon de farmacia periodaĵo kaj li estis tre aktiva en farmacia vivo. En 1923 li establis apotekon en Budapeŝto.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • A gyógyszerek magyar tudományos és népies tájelnevezései (1887)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.