Gezira Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gezira Insulo
Zamalek Arial.jpg

Supermara alteco28 m [+]
Koordinatoj30° 3′ N, 31° 13′ O (mapo)30.0531.216666666667Koordinatoj: 30° 3′ N, 31° 13′ O (mapo)
- koordinatoj30° 3′ N, 31° 13′ O (mapo)30.0531.216666666667Koordinatoj: 30° 3′ N, 31° 13′ O (mapo) [+]
Areo2,772 km² (277 ha) [+]
Loĝantaro17 365 [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]

Map
Gezira Insulo
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Gezira [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Aerfoto rigardante suden, kun la Zamalek kaj Gezira distriktoj sur la Gezira Insulo en Kairo, ĉirkaŭita de Nilo.

La insulo Gezira (arabe الجزيرة, ‘al-Ǧazīra’) estas en la rivero Nilo, en la centro de la urbo Kairo, Egipto. Gezira estas konata pro sia loĝeja distrikto de Zamalek norde kaj la kvartalo Gezira sude.

Temas pri insulo generita per teroj de aluvio en la 14-a jarcento. La nomo en araba signifas «insulo». Ĝi restis neloĝata pro la risko de inundoj ĝis 1830, kiam Mehmet Ali konstruigis palacon en la norda zono. En 1869 Ismail-Paŝao konstruigis tien somerpalacon, en kiu estis gastigitaj gravaj invititoj. En la dua duono de la 19-a jarcento la insulo iĝis unu de la plej prestiĝaj zonoj de la urbo, post kiom sinsekvaj reformoj konstruigis diversajn protektilojn kontraŭ altaj akvoj.

Post la sendependeco de Egiptio (1922) kaj, speciale, post la proklamo de la Respubliko (1953), estis konstruitaj prestiĝaj loĝejaj kvartaloj kaj tien venis nombraj ambasadejoj. En la aktualo, la tereno en Gezira estas la plej multekosta en la egipta ĉefurbo, kaj vivi en la loĝeja zono de Zamalek estas ebla nur por riĉuloj.