Ghassula kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopio de bronza sceptro de trezoro de Nahal Mishmar (Muzeo Hecht, Haifa)
Ghassula ostejo-tombo, ĉ. 3500 BC, aK Palestino (en la Brita Muzeo)

Ghassula referas al la kulturo kaj arkeologia stadio datita al la meza ĥalkolitika periodo en la Suda Levantenio (ĉ. 3800-ĉ. 3350 aK). Ĝia tipa ejo estas Teleilat el-Ghassul , kiu situas en la Jordana valo, proksime al la Morta Maro en la moderna Jordanio kaj estis elfosita en la 1930-aj jaroj. La membroj de la kulturo verŝajne konstruis ankaŭ la megalitojn sur la Golano.

La Ghassulan etapon karakterizis malgrandaj vilaĝetaj setlejoj de miksitaj agrikulturaj popoloj, kaj disvastiĝis suden de la hodiaŭa Sirio al la hodiaŭa Jordanio, Israelo kaj Palestino. La domoj estis trapez-formaj kaj konstruitaj el adobo, kovritaj per rimarkindaj multkoloraj murpentraĵoj. Ilia ceramiko estis tre ellaborita, inkludante piedajn bovlojn kaj korno-formajn trinkajn pokalojn, indikante la kultivadon de vino. Pluraj specimenoj montras uzon de skulpta dekoracio aŭ de engobo (la argila kaj akva kovrado estis parte parte forviŝita ĉe ankoraŭ malseka materialo). La Ghassula eĉ estis tiu ĥalkolitika kulturo, kiu ankaŭ fandis kupron. Entombigaj kutimoj montras pruvon, ke ili entombigis ilian mortinton en ŝtonajn dolmenojn.

La ceramiko de la Ghassula kulturo estas simpla kaj apenaŭ pentrita. Precipe tipaj estas la longetaj argilaj ujoj, ĉe kies supra rando troviĝas truoj kaj verŝajne prezentas argilan kopion de leda ujo. Alte-tiritaj trinkuj-similaĵoj estis eble ledokovritaj kaj servis kiel drumoj. La ceramiko estas ne forte bruligita kaj parte rompiĝema. Ekzistas multaj eburaj metiaĵoj, kiuj prezentas parte figurojn de viroj kaj virinoj. Kiel ornamaj akcesoraĵoj estas braceletoj, pendaĵoj kaj perloj el diversaj materialoj.

Ghassulia kulturo estis identigita en multaj aliaj lokoj en la nuna suda Israelo, precipe en la regiono de Beersheba. La Ghassulia kulturo korelacias strikte al Amratia kulturo de Egiptujo kaj eble havis komercajn rilatojn (ekz. la karakterizaj "birdaj vazoj") kun la frua Minoa kulturo en Kreto.

Difino[redakti | redakti fonton]

Ghassula, la nomo aplikita al la ĥalkolitika kulturo de la suda Levantenio, devenas el la eponima ejo Teleilat (el) Ghassul, nordoriente de la Morta Maro en la Granda Rifta Valo. La nomo estis uzita kiel sinonimo por ĥalkolitika ĝenerale kaj foje por la malfruaj fazoj, asociita kun malfruaj tavoloj ĉe ejo kaj aliaj ejoj, konsideritaj esti samtempaj. Aliaj fazoj de la ĥalkolitiko, asociita kun diversaj regionoj de Levantenio, estas Kvatifia kaj Timnia (aridaj zonoj) kaj Golana. La uzo de la nomo varias de erudiciulo al erudiciulo.

Datoj kaj transiraj fazoj[redakti | redakti fonton]

La Ghassula, se uzata kiel sinonimo por la tuta ĥalkolitika periodo kaj ne, kiel pli konvene, nur por la malfrua ĥalkolitika, sekvis malfruan neolitikan periodon kaj estis sukcedita fare de Frua Bronza I (I FB) periodo. Malmulto estas konata pri transiro de la ĥalkolitika al la plej lasta plej fruaj FB I, sed ekzistis ia transiro de ceramikaj, fajroŝton-akrigaj kaj metalurgiaj tradicioj, precipe en la sudaj regionoj de la suda Levantenio. La datoj por la Ghassula dependas je 14C (radiokarbonaj) determinoj, kio sugestas, ke la tipa malfrua Ghassula komenciĝis iam ĉirkaŭ la meza 5-a jarmilo kaj finiĝis ĉ. 3800 aK. La setlejoj de la kulturo estis forlasitaj en. ĉ. 3000 aK. kaj neniam estis resetlitaj. Oni ne trovis spurojn de perfortaj eventoj en tiu fazo. Ilia ekonomio baziĝis je bestobredado de kaproj, ŝafoj, porkoj kaj kelkfoje bovoj, tiuj lastaj ankaŭ kiel ŝarĝbestoj. Oni ankaŭ kultivadis agron (precipe hordeon kaj tritikon).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]