Ghoti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ghoti estas nereala vorto, kiun oni uzis por montri la malfacilecojn de angla ortografio. Sufiĉas ke oni pronuncu la gh kiel en la angla vorto laugh [laf]; la o kiel en la vorto women [ŭimin], kaj la ti kiel en la vorto nation [nejŝen]. Do la vorto ghoti prononcatus [fiŝ] (samkiel la vorto fiŝo en la angla).

Oni ofte diras ke tio estas ŝerco de George Bernard Shaw, sed vere oni ne scias tiun kiu kreis tion.

Alia, malpli konata legebleco de ghoti estas [0] (neniu sono!): gh kiel en night [najt]; o kiel en people [pipl]; t kiel en ballet [belej]; i kiel en business [biznis]

En la artefarita lingvo Klingon, ghotI' estas la vorto "fiŝo".[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]