Giacinto Jacobitti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giacinto JACOBITTI (naskiĝis 1904, mortis la 28-an de januaro 2001) estis itala esperantisto kaj pastro.

Li multkampe pioniris en la katolika Esperanto-movado. Li organizis ties internaciajn kongresojn; atingis ke letero pri Esperanto estu sendita al ĉiuj partoprenantoj de la 2-a Vatikana Koncilio; redaktis (1971-72) la periodaĵon Katolika Sento. Jacobitti esperantigis la tekstojn de la katolika meso kaj instigis la unuan oficialan aprobon (1966) al liturgia uzo de Esperanto. Proponinte en 1964 al la papo enkonduki Esperanton ĉe Radio Vatikana, li staris ĉe la komenco (1977) de la Esperanto-elsendoj kaj redaktis ilin ĝis 1980. Fama estis la indiko "konfesoj en Esperanto" ĉe lia deĵorejo en Roma baziliko.