Giacomo Puccini
Giacomo Puccini | |
---|---|
Itala komponisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Giacomo Antonio Domenico Michele Secondo Maria Puccini |
Naskiĝo | 22-a de decembro 1858 en Lucca, Toskanio, Italio |
Morto | 29-a de novembro 1924 en Bruselo, Belgio |
Mortokialo | laringa kancero |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Torre del Lago Puccini |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio • Grandduklando de Toskanio |
Alma mater | Milana Konservatorio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Michele Puccini |
Edz(in)o | Elvira Puccini |
Parencoj | Fosca Gemignani Giacomo Puccini Simonetta Puccini |
Okupo | |
Okupo | operkomponisto • komponisto • politikisto • dirigento • orgenisto |
Verkoj | La Bohème Tosca Madama Butterfly Turandot Gianni Schicchi I Crisantemi |
Giacomo PUCCINI [ˈd͡ʒakɔmo putˈt͡ʃini], plennome: Giacomo Antonio Domenico Michele Secondo Maria Puccini (naskiĝis la 22-an de decembro 1858 en Lucca, mortis la 29-an de novembro 1924 en Bruselo) estis itala komponisto.
Kiel filo de muzikista familio li jam kiel knabo kantis en ĥoruso kaj de 1880 ĝis 1883 li studis en la konservatorio de Milano.
Lia unua opero Le Villi unuafoje prezentiĝis en la jaro 1884. Internacian famon li gajnis per la opero Manon Lescaut (1893).
La fama dirigento Arturo Toscanini gvidis la premieron de La Bohème en 1896.
La opero Madame Butterfly (unuafoje prezentita en 1900) komence ne entuziasmigis la publikon, ĝi iĝis plena sukceso nur ekde 1904.
Giacomo Puccini mortis en Bruselo. Sian lastan operon Turandot, li ne finfaris. Franco Alfano kompletigis lian laboron.
Operoj
- Le Villi (31-a de majo, 1884; Teatro dal Verme, Milano)
- Le Villi [reviziita] (26-a de decembro, 1884; Teatro Regio, Torino)
- Edgar (21-a de aprilo, 1889; Teatro alla Scala, Milano)
- Edgar [reviziita] (28-a de januaro, 1892; Teatro Comunale, Ferrara)
- Manon Lescaut (1-a de februaro, 1893, Teatro Regio, Torino)
- La Bohème (1-a de februaro, 1896; Teatro Regio, Turin)
- Tosca (14-a de januaro, 1900; Teatro Costanzi, Romo)
- Madama Butterfly (17-a de februaro, 1904; Teatro alla Scala, Milano)
- Madama Butterfly [reviziita] (28-a de majo, 1904; Teatro Grande, Brescia)
- Edgar [2-a revizio] (8-a de julio, 1905; Teatro Colón, Buenos Aires)
- Madama Butterfly [2-a revizio] (10-a de julio, 1905; Covent Garden, London)
- Madama Butterfly [32-a revizio] (28-a de decembro, 1905; Opéra Comique, Parizo)
- La fanciulla del West (10-a de decembro, 1910; Metropola Operejo, Novjorko)
- La rondine (27-a de marto, 1917; Opéra Monte Carlo)
- Il trittico (14-a de decembro, 1918; Metropola Operejo, Novjorko)
- Il tabarro
- Suor Angelica
- Gianni Schicchi
- Turandot (25-a de aprilo, 1926; Teatro alla Scala, Milano)
Eksteraj ligiloj
greke http://www.bohemianopera.com/puccini.htm greke http://w3.rz-berlin.mpg.de/cmp/puccini.html greke http://cylinders.library.ucsb.edu/search.php?query=puccini&queryType=%40attr+1%3D1016 greke http://www.giacomo-puccini.de