Giambattista Egnazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giambattista Cipelli
(1478-1553)
"De exemplis illustrium Virorum Venetae civitatis", verko eldonita en 1554.
"De exemplis illustrium Virorum Venetae civitatis",
verko eldonita en 1554.
Persona informo
Naskonomo Giovanni Battista Cipelli
Naskiĝo 1478
en Venecio,  Italio
Morto 27-a de junio 1553
en Venecio,  Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Lernejo de Sankta Marko, Venecio, Kolegihava Preĝejo de Sankta Maria, en Venecio
Profesio
Okupo filologo • klasikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Baptisto Egnacio (1478-1553) estis itala ekleziulo, historiisto, filologo, latinisto, helenisto, akademiulo, retorikisto, k fekunda aŭtoro de sennombraj filologiaj verkoj kaj renoma oratoro. Li estis lernanto de la humanisto Marko Antonio Sabeliko (1436-1506), Anjolo Policiano kaj Marko Muzuro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johano Baptisto apartenis al humila parencaro el Venecio, kies familinomo estis Ĉipelli. Li laŭŝajne adoptis la kromnomon "Egnazio" el vilaĝo Egna, apud Bolzano, kie li kredis ke lia familio devenis. Komence li edukiĝis en Venecio, unue en la kanceliereco de la Lernejo de Sankta Marko gvidata de Benedetto Brugnolo (1427-1502)[1] kaj poste sub orientiĝo de Francesco Bragadin (1458-1530)[2] en la Lernejo pri matematiko kaj logiko apud Rialto.

Fluente parolante la latinan kaj minimume kompenta pri la greka, baldaŭ li estis dungita de la maljuna instruisto Brugnolo kiel asistanto, ricevis ekleziajn ordenojn, kaj estis konsilita starigi sian propran lernejon pri gramatiko. Kvankam ne estas evidentaĵoj ke li faris tion aĝante nur 17 jarojn, laŭ kelkaj biografoj, tamen estas klare ke tuj estis bonsukcesa. Dum siaj lecionoj, li ne nur legis la tekstojn jam presitajn de la ĉefaj latinaj aŭtoroj, sed ankaŭ prizorgis la rekonstruadon de la antikvaj filologiaj tekstoj komparante ilin kun la antikvaj kodeksoj.

Ĉi-aktiveco vekis la ĵaluzon de Marko Antonio Sabeliko kiu antaŭlonge publike instruis homsciencojn kaj komencis kalumnii lin. La respondo de la juna Egnacio estis tuja: en 1502 presiĝis kolekto da interpretaĵoj pri antikvaj tekstoj far pluraj aŭtoroj sub la zorgoj de Giovanni Bembo (1473-1545). Tiuj de Sabeliko iĝis akompani de kelkaj piednotoj, konataj kiel "Racemationes" (1502)[3] enhavantaj akre kritikajn analizojn kie li elmetis la eraroj de la renoma filologo.

Ĉi-memcenzuro ne garantiis al Egnacio la postenon de sia mortinta majstro Brugnolo, tamen ĝi portis lin en la centron de la intelekta vivo en Venecio. En 1502, li iĝis unu el la sep subskribantoj pri la statuto de la Aldina Akademio, kaj en 1506 li repaciĝis kun la jam tre maljuna Sabeliko, kies "Exempla" li eldonis post unu jaro. En 1508, li kune kun Aldo Manuzio, Marko Muzuro, Ĝirolamo Aleandro, Johano Laskaro kaj Urbano Valeriani (1443-1524) estis nomumitaj far Erasmo de Roterdamo altvaloraj asistantoj de lia "Adaĝo".[4]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]