Gian Carlo Wick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gian Carlo Wick
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1909 (1909-10-15)
en Torino
Morto 20-an de aprilo 1992 (1992-04-20) (82-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando ItalioUsono vd
Alma mater Universitato de Torino vd
Profesio
Okupo fizikisto • teoria fizikisto vd
Laborkampo teoria fizikofiziko vd
Doktoreca konsilisto Gleb Wataghin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gian Carlo WICK (15a de oktobro, 1909 – 20a de aprilo, 1992) estis itala teorifizikisto kiu faris gravajn kontribuojn al la kvantuma kampa teorio. Diversaj konceptoj pri fiziko ricevis lian nomon kiel la rotacio Wick, la kuntiriĝo Wick, la teoremo de Wick kaj la produkto de Wick.[1]

Wick iĝis helpanto de Enrico Fermi en Romo en 1932. En 1937 li iĝis profesoro pri teoria fiziko en Palermo, poste en Padovo, antaŭ, en 1940, li revenis al Romo kaj atingis la katedron de teoria fiziko. En 1946 li sekvis al Fermi al Usono, unue al la Universitato de Notre Dame, poste al Berkeley. Wick malakceptis plenumi la postulitan ĵuron dum la epoko de Makartiismo (li estis heredinta fortajn liberalajn opiniojn el sia patrino), kaj tiele li lasis Berkeley kaj iris al la Carnegie Institute of Technology en Pittsburgh en 1951. Li restis tie ĝis 1957, interrompite de epokoj en la Institute for Advanced Study en Princeton kaj en CERN en Ĝenevo. En 1957 li iĝis estro de la teoria departemento en la Brookhaven Nacia Laboratorio. En 1965 li iĝis profesoro en la Kolumbia Universitato en Novjorko, kie li kunlaboris kun Tsung-Dao Lee; post sia retiriĝo el Kolumbia li laboris en la Scuola Normale Superiore en Pisa.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Über die Wechselwirkung zwischen Neutronen und Protonen, Zeitschrift für Physik 84, #11–12 (1933), pp. 799–800, doi:10.1007/BF01330504.
  • The Evaluation of the Collision Matrix, Physical Review 80 (1950), pp. 268–272, doi:10.1103/PhysRev.80.268.
  • Properties of Bethe-Salpeter Wave Functions, Physical Review 96 (1954), pp. 1124–1134, doi:10.1103/PhysRev.96.1124
  • Introduction to Some Recent Work in Meson Theory, Reviews of Modern Physics 27 (1955), pp. 339–362, doi:10.1103/RevModPhys.27.339.
  • (kun Maurice Jacob) On the general theory of collisions for particles with spin, Annals of Physics 7, #4 (August 1959), pp. 404–428, doi:10.1016/0003-4916(59)90051-X.
  • (kun Arthur Strong Wightman kaj Eugene P. Wigner) Superselection Rule for Charge, Physical Review D 1 (1970), pp. 3267–3269, doi:10.1103/PhysRevD.1.3267.
  • (kun Tsung-Dao Lee) Vacuum stability and vacuum excitation in a spin-0 field theory, Physical Review D 9 (1974), pp. 2291–2316, doi:10.1103/PhysRevD.9.2291.