Saltu al enhavo

Gibraltar Chronicle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gibraltar Chronicle
taggazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 4-a de majo 1801 vd
Geografia situo 36° 8′ 20″ N, 5° 21′ 9″ U (mapo)36.138836-5.352429Koordinatoj: 36° 8′ 20″ N, 5° 21′ 9″ U (mapo)
Landoj Ĝibraltaro vd
Sidejo Ĝibraltaro
Gibraltar Chronicle (Ĝibraltaro)
Gibraltar Chronicle (Ĝibraltaro)
DEC
Map
Gibraltar Chronicle
Retejo Oficiala retejo
v • d • r

La Gibraltar Chronicle estas eldonita en Ĝibraltaro ekde 1801 kaj kiel ĉiutaga gazeto ekde 1821. Ĝi estas la plej malnova ĉiutaga gazeto de Ĝibraltaro kaj la dua plej malnova kontinue eldonita gazeto en la angla lingvo en la mondo.

La redakcio de la gazeto situas en Watergate House, la presejo estas en la industria areo de New Harbours.

La gazeto Gibraltar Chronicle komenciĝis kiel novaĵletero por la garnizono de Ĝibraltaro. La 4-an de majo 1801, kvarpaĝa bulteno en la angla kaj franca lingvoj estis presita por vendo al la publiko ĉe la presejo de la garnizono, raportante pri novaĵoj el Egiptujo, de kie kvin regimentoj de Ĝibraltaro foriris, kaj la venko de Admiralo Nelson en Kopenhago. La 8-an de majo, dua eldono de la bulteno aperis. La unua novaĵredaktisto estis franco, Charles Boisson, kiu ekloĝis en Ĝibraltaro en 1794. [1] La ĉefsidejo de la gazeto estis en la loka biblioteko.

Sub la nomo Gibraltar Chronicle, la gazeto unue aperis la 15-an de majo 1801. Ĝis numero 160, ĉiu numero estis numerita per romiaj ciferoj, poste, post kvinmonata paŭzo pro epidemio de flava febro, la sekva numero estis publikigita per arabaj ciferoj. La unuaj 160 numeroj inkluzivis laŭvortajn eltiraĵojn el artikoloj de The London Gazette, materialojn en la hispana, franca kaj rusa lingvoj, novaĵojn el la kortumo kaj parlamento. Ankaŭ komercaj resumoj kaj raportoj pruntitaj de la eksterlanda gazetaro estis publikigitaj. Foje leteroj, anoncoj kaj kelkaj notoj pri sociaj temoj estis publikigitaj. Lokaj novaĵoj preskaŭ ne estis reflektitaj en la gazeto. La ĉefaj legantoj de la publikaĵo estis ĝibraltaraj oficistoj. [2]

Ĝis la frua 20-a jarcento, la Gibraltar Chronicle restis ĉefe garnizona gazeto. Ĝin nun posedas loka sendependa trusto.

La Raporto pri la Batalo de Trafalgar

[redakti | redakti fonton]

La 23an de oktobro 1805, la Gibraltar Chronicle raportis la venkon de la angla floto ĉe la Batalo de Trafalgar. Ĉi tio estis la unua publikigita novaĵo pri la venko, aperante nur du tagojn post la batalo. La artikolo inkluzivis leteron de Admiralo Collingwood al la Guberniestro de Ĝibraltaro, Henry Edward Fox, priskribante la batalon. La novaĵo atingis la urbon nur du tagojn poste, danke al tio, ke la angla floto renkontis fiŝkaptistan boaton el Ĝibraltaro survoje. Kvin tagojn post la batalo, Admiralo Collingwood sendis vorton pri la venko al Anglio, kie ĝi ne estis konata ĝis la 6a de novembro, kaj The Times ne publikigis la novaĵon ĝis la 7a de novembro 1805. [3][4] [5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "The Gibraltar Chronicle". Gibraltar costasur.com
  2. ↑ "'Some diverse observations on the Character and Style of the Early Gibraltar Chronicle'" Diane Sloma, publ. in the Gibraltar Heritage Journal No.2 (1994) (ISBN 0-9524808-0-8)
  3. ↑ "The Battle of Trafalgar". History of War
  4. ↑ Faith Matters The Parish Church of ST. FAITH in HAVANT newsletter. Arkivita el la originalo je 2007-08-15. Alirita 2025-07-18 .
  5. ↑ (2009) “Gibraltar's Weather Records: The Gibraltar Chronicle, Letters, Diaries and Publications”, Gibraltar Heritage Journal 16, p. 38.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]