Duoninsulo Gidano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gidana duoninsulo)
Duoninsulo Gidano
Situo de la Duoninsulo Gidan
Situo de la Duoninsulo Gidan
duoninsulo
Akvejo 1 Obogolfo
Akvejo 2 Jeniseja riverbuŝo

Geografia situo

70° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo)7079Koordinatoj: 70° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo)
Duoninsulo Gidano (Rusio)
Duoninsulo Gidano (Rusio)
DEC
Duoninsulo Gidano
Duoninsulo Gidano

Map

Longo 400 km
Larĝo 400 km
vdr
Satelita bildo de la Duoninsulo Gidano

La Duoninsulo Gidano (ruse Гыданский полуостров) estas duoninsulo en pleja nordo de Rusio, en la Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto, kiu formas la plej nordan parton de kontinenta Eŭrazio kaj Azio. Ĝi kuŝas inter la golfo de la estuaro de la rivero Jenisejo ĉe la Karaa Maro kaj la golfo de la estuaro de la rivero Ĥatanga de la Lapteva Maro en Krasnojarska regiono, Rusio. Fakte estas tri sinsekvaj duoninsuloj sude de la Karaa Maro, nome de okcidento orienten Duoninsulo Jamalo, Duoninsulo Gidano kaj Duoninsulo Tajmir.

Ĝi estas ĉirkaŭ 500 km longa kaj 260 km larĝa.

La Duoninsulo Gidano estas ĉefe ebena kaj estas en ĝi nombraj lagoj kaj riveroj. Ties grundo konsistas el ĉiamfrosta grundo kaj estas kovrata de tundro.

En la duoninsulo troviĝas la grandkapacita Gidana naftogasa distrikto, kiu estos ekspluatata post ekfunkciado de la gasminejoj de la Jamala naftogasa distrikto sur la apuda duoninsulo Jamalo, jam ekkonstruataj.