Gigantocela nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gigantocela nestamasulo
Gigantocela nestamasulo, fosiliaj restoj el kavoj Naracoote
Gigantocela nestamasulo, fosiliaj restoj el kavoj Naracoote
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Genro: Leipoa
Specio: L. gallinacea
Leipoa gallinacea
(De Vis, 1888)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gigantocela nestamasulo (Leipoa gallinacea) estas formortinta megapodo kiu estis indiĝena de Aŭstralio. Ĝi estis priskribita el restoj el kuŝejoj de Plio-Pleistoceno ĉe Darling Downs kaj Chinchilla en sudorienta Kvinslando fare de Charles De Vis, kiu kreis la genron Progura por ĝi. Materialo referencebla al tiu specio estis kolektita ankaŭ el Suda Aŭstralio kaj el Valo Vellingtono kaj la Wombeyan Kavoj de Novsudkimrio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Komparo de aŭstraliaj megapodoj montris, ke Progura estas proksime rilata al la vivanta Ocela nestamasulo (Leipoa ocellata), kvankam la fosilia specio gallinacea estis konsiderinde pli granda ol la vivanta specio. Dua specio, P. naracoortensis, estis priskribita en 1974 de van Tets el kuŝejoj de la Kavoj Naracoorte de sudorienta Suda Aŭstralio indikante diferencajn grandojn kaj kruroproporciojn. Ĝi estas nune konsiderata sinonimo de L. gallinacea, kiu estis evidente sekse dimorfa.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ties pezo estis ĉirkaŭkalkulita de van Tets al vario el 4–7 kg. La proporcio de la longaj ostoj estis simila al, kvankam pli grandaj kaj pli fortikaj ol, tiuj de la Ocela nestamasulo, kaj ĝi havis relative pli larĝajn bekon, kapon kaj korpon. La profunda karino ĉe la sternumo indikas, ke ĝi estis kapabla flugi.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boles, W.E. (2008). “Systematics of the fossil Australian giant megapodes Progura (Aves: Megapodiidae)”, Oryctos 7, p. 195–295. 
  2. (1985) Kadimakara: Extinct Vertebrates of Australia. Melbourne: Pioneer Design Studio, p. 195–199. ISBN 0-909674-26-4.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (2007) “Distribution and Speciation of Megapodes (Megapodiidae) and Subsequent Development of their Breeding”, Topics in Geobiology 29, p. 93–102. doi:10.1007/978-1-4020-6374-9_3. 
  • (2000) “The fossil megapodes (Aves: Megapodiidae) of Fiji with descriptions of a new genus and two new species”, Journal of the Royal Society of New Zealand 30 (4), p. 337–364. doi:10.1080/03014223.2000.9517627.