Giismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Giismo estas proponita reformo de Esperanto. Giisto sentas en tradicia Esperanto mankon de specife tutseksa triapersona pronomo, simetria al li ili ŝi, kaj de specife virseksa sufikso, simetria al -in-, ĉar en tradicia Esperanto la triapersona pronomo li estas aŭ virseksa aŭ utra, samkiel en tradicia Esperanto sensufiksaj personaj substantivoj povas esti aŭ virseksaj aŭ utraj. Kiel specife utralan (tutseksan) triapersonan pronomon giisto uzas la pronomon gi, kaj kiel specife virseksan personan sufikson, oni uzas la sufikson -iĉ-.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En giisma Esperanto:

  • La virseksa pronomo li estas uzata simetrie kun la inseksa pronomo ŝi por emfazi virsekson.
  • Nova pronomo gi estas utrala (nek virseksa nek inseksa); por emfazi la sekson oni uzu aŭ ŝili.
  • La virseksa sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la ina seksa sufikso -in-. La uzado de personaj vortoj sen -iĉ- por emfazi virsekson estas arkaika. (La vorto studanto estas nek virseksa nek inseksa; por emfazi la sekson oni uzu la vorton studentiĉo aŭ la vorton studantino. La vorto fraŭlo estas maledziga persono[1]. Por emfazi la sekson oni uzu la vorton fraŭliĉo por emfazi iĉan sekson aŭ la vorton fraŭlino por emfazi inan sekson.)
  • "Vir-" por ♂ sekso estas arkaika(m), por ♂-sekso uzu iĉa sekso.
  • Ankaŭ sen seksosufikso tradicie seksohavaj substantivoj (kiel damo) konservas sian sekson, ili estas arkaikam; uzu "-in-" (kiel damino).

Historio[redakti | redakti fonton]

Manuel Halvelik donis utralan (tutseksan) pronomon en libron Arkaika Esperanto:

gi (egui) – Persona pronomo sen seksa implico; precipe por alegorie personigita besto, spirito, Dio. - Arkaika Esperanto

Alternativoj[redakti | redakti fonton]

Multaj alternativoj estis proponitaj, ekzemple formo de Riismo malŝanĝis "li" kaj "ŝi".

Liismo[redakti | redakti fonton]

Kontraste al Liismo, Giismo asertas, ke la pronomo li estas iĉa sekso.

Riismo[redakti | redakti fonton]

Fundamenta Riismo malgardas "li" kaj "ŝi".

Iĉismo[redakti | redakti fonton]

Giismo inkludas Iĉismon.

Hiismo[redakti | redakti fonton]

La pronomo li restas virseksa, gi estas la nova pronomo utrala. En Hiismo estas inversa.

Argumentoj kontraŭ giismo[redakti | redakti fonton]

  • Aldoni novan pronomon estas kontraŭ-fundamente, ĉar la kvanto de pronomoj estas limigita en la Fundamento.

Argumentoj por giismo[redakti | redakti fonton]

  • Oni povas libere elekti ĉu emfazi sekson aŭ ne.
  • La pronomo li origine tradukitas per he (angle), er (germane) kaj tiel plu, kiu restas.
  • La uzado de ŝi kaj li simetrias kun -in- kaj -iĉ-, kiu simetrias kun -nj- kaj -ĉj- kaj plireguligas la lingvon.
  • Sufiksoj kiel -ist-, -ul-, -ant- perdis sian firman iĉan sencon. Ankaŭ ĉevalo, amiko, homo, infano kaj gasto ne estas (plu) firme iĉaj seksaj. Tial oni bezonas ilon, kiu indikas la sekson, kiu ĝuste estas la sufikso -iĉ-.
  • "vir-" kaj "viro" korespondas al pronomon "vi" ("vi homoj"), en Anglingvo "man" -> ♂ homo (iĉa homo) kaj homo. En tempo, "viro" iĝos sinonimo de homo, kaj seksoj iĉo kaj ino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Dahlenburg, Till, Taschenlehrbuch Esperanto, ~1985