Gilda (kantistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gilda
Naskonomo Míriam Alejandra Bianchi
Naskiĝo 11-an de oktobro 1961 (1961-10-11)
en Bonaero
Morto 7-an de septembro 1996 (1996-09-07) (34-jara)
en Villa Paranacito
Deveno Argentino
Ĝenroj Cumbia
Profesio Kantistino, komponistino
Instrumentoj Voĉo, gitaro, piano
Tipo de voĉo Mezosoprano
Aktivaj jaroj 1990-1996
Eldoninto Magenta Discos, Clan Music, Leader Music
Information icon.svg
vdr

Gilda, realnome Míriam Alejandra Bianchi (naskiĝis la 11-an de oktobro 1961(nun 1961-10-11) en Bonaero, mortis la 7-an de septembro 1996 en Villa Paranacito) estis argentina kantistino kaj komponistino de Cumbia.

Inter ŝiaj plej konataj kantoj troviĝas Ámame suavecito, Corazón valiente, Corazón herido, Tu cárcel, Fuiste, No me arrepiento de este amor, No es mi despedida, Como tú, Paisaje (hispanlingva versio de la temo Paesaggio de Franco Simone), No te quedes afuera, Se me ha perdido un corazón, Rompo las cadenas kaj Te cerraré la puerta. Multaj el tiuj temoj estis interpretitaj de bandoj kaj artistoj kiaj Attaque 77, Los Charros, Leo García, Natalia Oreiro, inter aliaj. Ŝia mallonga tamen sukcesa kariero, kune kun ŝia tragika morto en la kulmino de tiu ĉi, faris el ŝi popularan ikonon de Argentino.

Biografio kaj muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis la karieron de Infanĝardenistino kaj instruisto pri fizika edukado sed devis interrompi ĝin en 1977 pro la morto de sia patro, kiam nur 16-jaraĝa, pro kio ŝi devis prizorgi la hejmon. Ŝi edziniĝis kaj havis du infanojn, Mariel kaj Fabrizio Cagnin.[1]

Ŝia muzika kariero komenciĝis kiam ŝi respondis al anonco en ĵurnalo, kiu petis kantistojn por muzikgrupo.[1][2]Ŝiaj voĉo kaj karismo gajnis al ŝi lokon en bando de tropika ĝenro, kaj ŝia familio rezignis, post forta kontraŭo, ke ŝi eniru en la medion de spektaklo.[1] Myriam alinomiĝis Gilda, honore al la femme fatale, kiun enkorpigis Rita Hayworth en samnoma filmo Gilda (1945). En sia mallonga tamen sukcesa kariero, ŝi atingis publikan rekonon, kaj post ŝia tragika kaj antaŭtempa morto la vendoj de ŝiaj albumoj plimultiĝis, por atingi plurajn diskojn de oro, plateno kaj duobla plateno.[1]

En la komenco de ŝia nova kariero ŝi renkontis Juan Carlos «Toti» Giménez, komponiston kaj klavariston, kiu poste fariĝis ŝia arta kaj romantika partnero.[2] Toti havis la taskon direkti ŝian karieron rilate al kontraktoj kaj interrilatoj por realigi registradojn de Gilda. Ŝi lanĉis sin kiel soloa kantisto kaj sukcesis eniri kiel artisto de diskaj kompanioj, en ĝenron kiu tiam estis ekskluziva por voĉoj de viroj aŭ voluptaj virinoj.

Ŝia unua produktoro José Olaya, konata kiel «El Cholo», de Clan Tropical, vojaĝis al Peruo kaj dungis Gino Asmat Galindo je kongaoj kaj Chino Wong je trumpeto, por kunmeti la bandon de la kantistino. Poste venis al Argentino Edwin Manrique, ankaŭ peruano, kaj la produktoro dungis lin kiel membron de la muzikistoj de Clan Tropical, restante en la bando de Gilda kiel bongo-ludanto. Raúl Larrosa gajnis sian lokon pere de sia karismo, kiam Gino komencis labori kun la Grupo Karicia. La perkut-instrumentaro estis kompletigita de Manuel Vázquez, kiu estis la frato de «El Chato», perkutisto de la Grupo Karicia. Je la trumpetoj, Daniel de la Cruz kaj Claudio Cortagerena estis aldonitaj al Chino Wong. En 1996 estis aldonita la gitaro de Quique Toloza, kiu antaŭe partoprenis kiel muzika aranĝisto de kelkaj el la temoj de Gilda en registrado de demonstraĵoj aŭ maketoj. Post provado de kelkaj basistoj, inter kiuj «El Conde», dum mallonga tempo partoprenis perua ludanto, kiu revenis al sia lando pro personaj kialoj. Gilda kaj Toti serĉis referencojn kaj integrigis en la bandon Marcelo Inamorato, kiu fariĝis la basisto dum pli ol 3 jaroj. Pro la ŝtelo de sia legitimilo kiun tiu muzikisto suferis kiam la bando devis prezentiĝi exterlande, li provizore interŝanĝis sian postenon kun Gustavo Babini, kiu eniris en Crema Americana, bando gvidata de Jorge Marino kaj ili interkonsentis, ke Gustavo vojaĝu kun Gilda anstataŭ Marcelo, ĝis li solvos sian problemon de legitimilo. Sekve de tio Gustavo Babini mortis en la akcidento kiu prenis la vivon de la kantistino kaj de pluraj el siaj akompanantoj.

Morto[redakti | redakti fonton]

La 7-an de septembro 1996, ĉe kilometro 129 de la Nacia Vojo 12 (Argentino), kiam survoje al la nordo de la Provinco Entre Ríos, kamiono koliziis kun la buso en kiu ŝi vojaĝis, kaj ŝi mortis kune kun sia patrino, sia pli aĝa filino, tri el siaj muzikistoj kaj la ŝoforo de la buso.[1]

Jam antaŭ ŝia morte multaj fanoj atribuis al ŝi la statuson de sanktulino, ĉar ili kredis, ke ŝi faris plurajn miraklojn.[3] Ekzistas eĉ sanktejo en ŝia honoro ĉe la loko kie la fatala akcidento okazis, en kiu oni ankaŭ konservis la buson en kiu vojaĝis la kantistino.[4] Ŝiaj restaĵoj kuŝas en la tombo n-ro 3635 galerio 24, de tombejo de la Chacarita en urbo Bonaero.[5]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1992: De corazón a corazón - Disgal S.A. - Magenta
  2. 1993: La única - Clan Music
  3. 1994: Pasito a pasito con... Gilda - Clan Music
  4. 1995: Corazón valiente (Disko de Oro en Argentino kaj Duobla Plateno) - Leader Music

Postmortaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1997: Entre el cielo y la tierra - Leader Music
  2. 1997: Los más grandes éxitos - Leader Music
  3. 1999: Las alas del alma - Leader Music
  4. 2004: Grandes éxitos en vivo - Leader Music
  5. 2004: Los más grandes éxitos - Leader Music
  6. 2006: Megamix (24 Hits) - Leader Music
  7. 2011: 20 grandes éxitos - Leader Music
  8. 2012: Gilda - Magenta
  9. 2014: Grandes éxitos - Magenta
  10. 2016: Un amor verdadero - Leader Music

Verkoj pri Gilda[redakti | redakti fonton]

En 2012 la Grupo Editorial Planeta publikigis ŝian solan rajtigitan biografion titolitan Gilda, la abanderada de la bailanta, verkitan de ĵurnalisto kaj verkisto Alejandro Margulis.[6]

En 2015 premieris en Bonaero la teatraĵo Gilda, verkita kaj ĉefrolata de Florencia Berthold, reĝisorita de Iván Espeche.[7]

En 2016, okaze de la 20-a datreveno de ŝia morto, premieris la filmo I'm Gilda / no me arrepiento de este amor, ĉefrolata de Natalia Oreiro,[8] kun la partopreno de kelkaj el ŝiaj muzikistoj kiaj Daniel de la Cruz, Marcelo Inamorato, Edwin Manrique, Jordán Otero kaj Manuel Vázquez.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 SE CUMPLEN 15 AÑOS DE LA MUERTE DE GILDA.
  2. 2,0 2,1 A 20 años de la muerte de Gilda, revelan fotos inéditas de su romance secreto
  3. National Geographic. Los Santos Populares. Alirita 25 de marto de 2013.
  4. Gilda de los milagros. Alirita 4 de septembro de 2016.
  5. http://www.radioelvalle.com/noticia/22285. www.radioelvalle.com. Alirita 4 de septembro de 2016.
  6. Gilda ya tiene una obra que cuenta su vida. Alirita 4 de septembro de 2016.
  7. Gilda ya tiene su obra teatral. www.telam.com.ar. Alirita 4 de septembro de 2016.
  8. Las imágenes de la película de Gilda, protagonizada por Natalia Oreiro - Teleshow. Alirita 4 de septembro de 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gilda (cantante) en la hispana Vikipedio.