Saltu al enhavo

Gillian Flynn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gillian Flynn
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1971 (1971-02-24) (55-jaraĝa)
en Kansasurbo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kansaso
Nordokcidenta Universitato
Medill School of Journalism (en) Traduki
Bishop Miege High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • bildliteratura verkisto • filmkritikisto • filma scenaristo • verkisto • kritikisto de televido • romanisto • krimfikcia verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo literatura aktiveco • trilero • kina scenverkado • kinokritiko • trilero vd
Aktiva dum 2006– vd
Verkado
Verkoj Dark Places ❦
Gone Girl vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Gillian Schieber FLYNN (naskiĝis la 27-an de februaro 1971 en Kansasurbo, Misurio, Usono) estas usona krimverkisto kaj iama televidkritikisto por Entertainment Weekly.

Ŝi estas konata pro la romano Gone Girl (2012) [1] kaj samnoma filmo reĝisorita fare de David Fincher [2]. Ŝia verkaro estas tradukita en multajn lingvojn kaj vendis multaj milionoj da libroj [3].

Flynn studis ĵurnalismon ĉe la Universitato de Kansaso kaj Nordokcidenta Universitato. Ŝi unue iĝis televidkritikisto por Entertainment Weekly antaŭ ol decidi iĝi verkisto. Ŝia debuta romano, Sharp Objects (2006) ricevis plurajn pli malgrandajn premiojn kiel la "CWA Ian Fleming Steel Dagger 2007" kaj la "New Blood Dagger". Sed estis Dark Places (2009) kaj precipe la usona furorlibro Gone Girl (2012) kiuj alportis la grandan sukceson [4]. Gone Girl supervendis la New York Times furorliston dum pluraj semajnoj en 2012.

Tri verkoj estis adaptitaj en filmojn: For Gone Girl - The Perfect Victim, Gillian Flynn scenaris la filmon, David Fincher reĝisoris, kaj Rosamund Pike kaj Ben Affleck ludis la ĉefrolojn . La reĝisoro de Dark Places - Dangerous Memory (2015) estas Gilles Paquet-Brenner, kun Charlize Theron kaj Christina Hendricks prenanta la ĉefrolojn. Sharp Objects estis publikigita kiel mini-serio en septembro 2018, kie Flynn ankaŭ verkis la scenaron.

La stilo de Flynn estas konsiderita tre malhela (seriaj murdistoj, satanismo, ktp.) kaj estis laŭdita fare de Stephen King. La scenaro estas ŝia hejmo, la Mezokcidento.

Flynn identiĝas kiel feministo, kvankam kelkaj el ŝiaj kritikistoj akuzis ŝian verkadon je mizogineco pro neflataj bildigoj de virinfiguroj en ŝiaj libroj [4]. Flynn klarigis ke ŝi decidis skribi pri brutalaj virinfiguroj ĉar ŝi estis laca de la bravaj heroinoj, la kuraĝaj seksperfortviktimoj, la animserĉantaj kiuj plenigas ĉiujn librojn, kaj ke ŝi mankis inaj fiuloj kaj fiulinoj [5].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ . Kansas City native Gillian Flynn emerges as a literary force with her twisted mystery Gone Girl (November 11, 2012). Arkivita el la originalo je October 4, 2014. Alirita October 11, 2014 .
  2. ↑ . The Gone Girl phenomenon: Gillian Flynn speaks out (October 3, 2014). Alirita November 11, 2014 .
  3. ↑ "Meet the writers who still sell millions of books. Actually, hundreds of millions".
  4. 1 2 Burkeman, Oliver, "Gillian Flynn on her bestseller Gone Girl and accusations of misogyny", The Guardian, May 1, 2013.
  5. ↑ . I Was Not a Nice Little Girl... (July 17, 2015). Arkivita el la originalo je September 30, 2015. Alirita April 17, 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]