Gilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planlingvo. Por informoj pri la similnoma natura lingvo, vidu la artikolon gila lingvo.

Gilo estas planlingvo kreita de Alan GILES en 1997 kaj divastigata per multaj retpaĝoj en interreto. Ĝi iomete similas al Volapuko kvankam ne estas familiaj ligoj inter ili.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

Gilo uzas propran artefaritan alfabeton, ĉar en latina alfabeto estus 7 valoroj por litero "a", 10 valoroj al litero "o" ktp. Ŝajne la aŭtoro konas nur la konfuzan anglan skribmanieron.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝia vortprovizo estas bazita en la angla lingvo (la aŭtoro diris, tuterare, ke tiu estas la unua planlingva projekto kiu uzas la angla vortprovizo kiel bazo), la radikoj estas mallongitaj. Multsilabaj anglaj radikoj estas mallongitaj, kiel en Volapuko.

Gilo ne havas artikolojn.

La pluralon de substantivoj oni faras per -i: buk/buki (libro/libroj).

La verboj havas 21 modojn kaj 6 tempojn en 2 voĉoj, similete al Volapuko.

Adjektivoj kaj adverboj finas per -a.

Gilo havas artefaritajn korelativojn simile al Esperanto. Demandaj pronomoj komencas ĉiam per k-: k = kio; kpe = kiu; kki = kia, ktp. Demonstrativoj komencas per c-: cepe = tiu, ktp. Negativoj komencas per za-: zape = neniu, ktp. Ĉiuvortoj komencas per al: alpe = ĉiu, ktp. Nedefinaj vortoj komencas per en-: enpe = iu, ktp. Krom tiuj estas ankaŭ kelkvortoj komencitaj per ic-: icpe = kelkaj homoj; icfi = kelkaj aferoj; ktp.

Personaj pronomoj estas: me (mi), yu (ci), il (li), el (ŝi), ul (ri), ol (ĝi), mi (ekskluziva ni), wi (inkluziva ni), yi (vi), ili (vira ili), eli (ina ili), uli (ria ili), oli (ĝia ili), li (simpla ili), su (singulara si), sui (plurala si).

Sintakso[redakti | redakti fonton]

La baza vortordo estas S-V-O (subjekto, verbo, objekto).

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Babela turo (Genezo 11: 1-9):

Citaĵo
 1-We al erf voz an po. 2-We xefi hãpoz, amte uli joz u ist, uli findoz plin e nax Xinar we uli xoz de. 3- We pe poz u pe, "Ask, wi makuz briki we baikuz fi". We uli voz briki søb ston we kle søb mort. 4- We uli poz, "Ask, wi bilduz vilem we hetbildo ovfi top hetuz u hev, pør namiz wi ginstas wi ubxauz osnax ros sur erfa".
5- Opre God pujoz siz vilem we hetbildo fi pe ozbildoz. 6- God poz "If, biz pei aga, piez po ama, uli ezgidioz ce, øka zafi fi uli wixuz buz oppos ad uli." 7-Lepujez wi we fŭuz po ov uli pør uli netejuz icsu. 8- Øka God xaoz uli o de ros sur erfa we uli sesbildoz vilem. 9- Fi bez re ol adnamoz Babel, re de God fŭoz po ov al erf. O de God xaoz uli ros sur al erfa. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]