Gimel VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Gimel VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gimel.
Gimel
Blazono de Gimel
Blazono de Gimel
Blazono de Gimel
Gimel
Gimel
Gimel
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 30′ 28″ N 6° 18′ 35″ O / 46.50778 °N, 6.30972 °O / 46.50778; 6.30972 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 28″ N 6° 18′ 35″ O / 46.50778 °N, 6.30972 °O / 46.50778; 6.30972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1807
Areo 18,89 km²
Alteco 730 m super marnivelo
Poŝtkodo 1188
Komunumkodo 5428
Mapo de Gimel
Mapo de Gimel
Situa mapo de Gimel
vdr

Gimel estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1807 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gimel situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro. En nordo la komunuma teritorio etendiĝas al la montoĉenoj de la Ĵuraso, kie sur la Montoj de Bière situas sur alteco de 1490 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gimel kaj la vilaĝetoj La Rosière, Sept-Fontaines kaj Bauloz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,89 km², de kiuj 58,9% estas kovritaj de arbaro, 34,5% servas por agrikulturo kaj 5,70% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gimel limas en nordoriento al Bière, en oriento al Saubraz, en orientsudoriento al Montherod, en sudoriento al Aubonne, en sudsudoriento al Essertines-sur-Rolle, en sudo al Saint-Oyens, en sudokcidento al Longirod, en okcidento al Saint-George, kaj en nordokcidento al Le Chenit.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gimel situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Gimel pasas diversaj flankaj vojoj, kiuj ĝin konektas kun siaj najbaraj komunumoj. De 1898 ĝis 1938 funkciis elektra tramlinio de Rolle al Gimel kaj de 1898 ĝis 1950 alia linio de Allaman al Gimel. Nuntempe la komunumo estas konektita al la publika transportreto pere de poŝtaŭtolinioj al Aubonne, Bière, L'Isle, Nyon kaj Rolle.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gimel datiĝas el la jaro 979 kiel Gemella. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj ujŝtonoj kaj ŝpuroj el la bronzepoko, tomboj el la La-Tène-epoko, spuroj el la romia epoko kaj tombokampo el la frua mezepoko. Dum mezepoko la abatejoj Saint-Maurice kaj Romainmôtier posedis bienojn en Gimel kaj la komunumo estis submetita al la regado de la Senjorujo Aubonne, kiu ek de 1701 estis berna voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto, kiu en 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Gimel

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]