Gimnastikejo Maracanãzinho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gimnastikejo Maracanãzinho
indoor arena
Estiĝo 24-a de septembro 1954
Malfermo 1954
Lando Brazilo vd
Situo São Cristóvão
Situo
Geografia situo 22° 54′ 50″ S, 43° 13′ 46″ U (mapo)-22.913911-43.229333Koordinatoj: 22° 54′ 50″ S, 43° 13′ 46″ U (mapo)
Gimnastikejo Maracanãzinho (Rio-de-Ĵanejro)
Gimnastikejo Maracanãzinho (Rio-de-Ĵanejro)
DEC
Gimnastikejo Maracanãzinho
Gimnastikejo Maracanãzinho
Situo de Gimnastikejo Maracanãzinho
Map
Gimnastikejo Maracanãzinho
Posedata de Rio-de-Ĵanejrio vd
Retejo http://www.maracanazinho.com
vdr

Maracanãzinho estas gimnastikejo inaŭgurita en 1954 kun la nomo Gimnastikejo Gilberto Cardoso (portugale: Ginásio Gilberto Cardoso).[1] Lokita en urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo povas kunsidi 11.800 homoj,[1][2] kun areo de 22.940 m². Inter la multaj internaciaj eventoj, kiun la Gimnastikejo jam okazigis, estas La Monda Korbopilkada Ĉampeoneco por viroj en 1963 kaj la Monda volejbala Ĉampeoneco por viroj en 1990. Ĝi troviĝas en la flanko de la fama Stadiono Maracanã kaj de la Akvoparko Júlio Delamare.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areno de Maracanãzinho estis inaŭgurita en 1954 kaj ankaŭ okazigis kelkajn prezentaĵojn [3], kiel Cyndi Lauper, Milton Nascimento, Cirko de Moskvo,Earth, Wind & Fire, Disney on Ice, Holiday on Ice, Genesis, Dionne Warwick, Midnight Oil, Jackson Five, The Police, Peter Frampton, Cindy Lauper, Roberto Carlos, Gilberto Gil, Rita Lee, Legião Urbana kaj Alice Cooper; En februaro, 1974, la muzikgrupo Secos & Molhados faris historian prezentadon kun pli ol 30 mil spektantoj ene de la gimnastikejo kaj 20 mil ekster la Gimnastikejo. En 1981 la kantistino Simone estis la unua kantistino kiu tute-plenigis la gimnastikejon el spektantoj.

En 1955, Gilberto Cardoso, prezidanto de la teamo Flamengo, estis spektante la finalo de la korbopilkada ĉampeoneco, kiam last-minuta korbo donante al Flamengo la premion fulmis sian koron, kaj li mortis voje al la hospitalo. Ekde tiam, Maracanãzinho ricevis la oficialan nomon de Gimnastikejo Gilberto Cardoso.

La Gimnastikejo estas vidata kiel la plej grava loko de Volejbalo en Brazilo. 22° 54′ 50″ S 43° 13′ 46″ U / 22.91389 °S, 43.22944 °U / -22.91389; -43.22944 (mapo)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Maracanãzinho (portugale). SUDERJ. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 14-a de januaro 2011.
  2. Rio 2007 (portugale). Arkivita el la originalo je 2007-07-08. Alirita 14-a de januaro 2011.
  3. Suderj. Arkivita el la originalo je 2007-08-21. Alirita 2007-08-21.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]