Gimnastiko
Sporta gimnastiko estas individua sporto konsistanta el diverstipaj korpaj ekzercoj por kiuj necesas forto, flekseblo, mov-lerteco, ekvilibro kaj gracio. Por tiuj ekzercoj gimnastikistoj uzas diversajn aparatojn aŭ ilojn inter kiuj troviĝas paralelaj stangoj, malsimetriaj stangoj, trabo, ĉevalo (kun aŭ sen ansoj), reko (paralelaj stangoj), du-ringo, tapiŝo kaj saltotabulo.
Gimnastiko estas unu el la sportoj kiuj partoprenas somerajn olimpikojn. Ĝin normigas la Federation Internationale de Gymnastique (Internacia Federacio de Gimnastiko) [1], sed ekzistas ankaŭ naciaj organizoj. La venkanton decidas ĵurio per poentoj.
Aparataro
En konkuradoj estas kelkaj specifaj iloj por inoj kaj malinoj.
Por viroj
- Ĉevalo kun ansoj
- du-ringo
- Paralelaj stangoj
- Alta stango
Por virinoj
- Malsimetriaj stangoj
- Trabo
Por ambaŭ
- Gimnastika rado
- Saltotabulo
- Tapiŝo
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Federation Internationale de Gymnastique http://www.fedintgym.com/
|