Jishōji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ginkaku-ji)
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Monda heredaĵo de UNESKO
Jishōji (慈照寺)

La halo de Kannon (kannonden) ĉe la bikŝuejo Jishōji, konata kiel Ginkaku, la Arĝenta Pavilono.

japana ĝardeno • Budhisma templo
Bazaj informoj
Loko 2 Ginkakuji-chō, Sakyō-ku, Kyōto-shi, Kyōto-fu
Religia aliĝo Budhismo
Ŝtato Japanio Japanio
Funkcia statuso Bikŝuejo
TTT paĝaro http://www.shokoku-ji.jp/g_about.html
Arkitektura priskribo
Jaro de komenco 1482
Jaro de kompletigo 1490
Karakterizaĵoj
Monda heredaĵo

La Arĝenta Pavilono.
La Arĝenta Pavilono.
Lando  Japanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto [1]
Regiono** Azio
Geografia situo 35° 2′ 22″ N, 135° 43′ 46″ O (mapo)35.039444444444135.72944444444
Registra historio
Registrado 1994  (n.k. sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Japanio

Jishōji (Japanio)
Jishōji (Japanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Ginkaku kaj ĝia ŝtonĝardeno.

Jishōji (慈照寺, bikŝuejo de la brila afablo) estas Zena bikŝuejo de la skolo Rinzai, branĉo Shōkokuji, en la kvartalo Sankyō en Kioto, Japanio. Ĝi estas ankaŭ konata kiel Ginkakuji (銀閣寺, la bikŝuejo de la Arĝenta Pavilono) pro ĝia fama halo de Kannon, nomita Ginkaku, fama ekzemplo de la kulturo de la epoko de Muromachi.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1460, la ŝoguno Ashikaga Yoshimasa planis krei en la loko vilaon por sia ripozado kiam li emeritiĝos[1] kaj fari la lokon Zena bikŝuejo post sia forpaso.[2]

La duetaĝa halo de Kannon (観音殿 Kannonden?) estas la plej fama konstruaĵo de la bikŝuejo. Oni komencis konstrui ĝin la 21-an de Februaro de 1482 (la 4-an de la 2-a monato de la 14-a jaro de Bummei).[3] La dizajno de la konstruaĵo klopodis imiti la Oran Pavilonon ĉe Rokuonji, Kinkaku, kiu estis komisiita de lia avo, Ashikaga Yoshimitsu. Ĝi estas komune konata kiel Ginkaku, la Arĝenta Pavilono, pro la unuaj planoj tegi la eksterajn murojn per arĝentfolio, tamen ĉi tiu kromnomo komencis esti uzita nur dum la epoko de Edo (1600-1868).[4]

Dum la milito de Ōnin, la konstruado haltis kaj la plano de Yoshimasa tegi la konstruaĵon per arĝentfolio prokrastiĝis ĝis ĝi neniam estis farita antaŭ ol lia forpaso, tial la konstruaĵo nun onidire aspektas same kiel Yoshimasa laste vidis ĝin. Tiu ĉi nefinita aspekto reprezentas unu el la kvalitoj de wabi-sabi.[2]

En 1485, Yoshimasa fariĝis Zena bikŝuo kaj ŝanĝis sian nomon al Jishō. Post lia forpaso en 1490 (la 7-an de la 1-a monato de la 2-an jaron de Entoku),[5] la vilao kaj ties ĝardenoj fariĝis bikŝuejo kaj estis renomita Jishōji honore la bikŝuan nomon de Yoshimasa.

Dizajno[redakti | redakti fonton]

Mapo de la bikŝuejo: 1. Ĝenerala pordego, 2. Centra pordego, 3. Kuirejo de la bikŝuejo, 4. Ĉambro de la ĉefbikŝuo (ĉefa halo), 5. Tōgudō, 6. Pavilono por trinki teon (Rōseitei), 7. Sabla piedestalo (Kōgetsudan), 8. 'Maro de arĝenta sablo (Ginshadan), 9. Lageto (Kinkyōchi), 10. Insuleto de la blanka cikonio (Hakkakutō). La ruĝa marko estas la halo de Kannon, la Arĝenta Pavilono.

Ĝardeno[redakti | redakti fonton]

La bikŝuejo havas ĝardenon kun arbaron kovritan de diversaj specoj de muskoj. La japana ĝardeno estis verŝajne planita de la pejzaĝartisto Sōami.

En 1474, Yoshimasa komisiis, ke oni translokigu al sia vilao ŝtonojn kaj pinojn de la flora palaco kaj la halo Muromachi, kiuj estis detruitaj de milito.[6]

La nuna aspekto de la Ginshadan (la maro de arĝenta sablo?) —la roka kaj sabla ĝardeno de la bikŝuejo— kaj de la sabla piedestalo ĉe la ĝardeno, Kōgetsudan, estis farita dum la fino de la epoko de Edo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]