Ginkodenta baleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ginkodenta mezoplodo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ginkodenta baleno
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Genro: Mesoplodon
Specio: M. ginkgodens
Nishiwaki kaj Kamiya, 1958
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kranio de Ginkodenta baleno

La Ginkodenta balenoGinkodenta mezoplodo (Mesoplodon ginkgodens) estas malbone konata specio de baleno eĉ kompare kun aliaj bekobalenoj, kaj ĝi ricevis nomon laŭ la malkutima formo de sia duoblaj dentoj. Ĝi estas tre tipaspekta specio, sed elstaras la maskloj, ĉar ili ne havas cikatrojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ginkodentaj balenoj estas pli fortikaj ol plej mezoplodoj, sed ili aspektas tre tipaj. Meze de la makzelo, estas akra kurbo kie estas la dento kun formo de folio el ginko. Malkiel ĉe aliaj specioj kiaj la Tropika mezoplodo kaj la Aŭstralia mezoplodo, la dentoj ne arkiĝas super la bekopinto. La beko mem estas de modera longo. La koloraro estas ĝenerale malhelgrizaj ĉe maskloj kun helaj makuloj en la antaŭa duono de la beko kaj ĉirkaŭ la kapo, kaj malgrandaj blankaj punktoj en la pinto de la vosto, sed la preciza loko povas esti varia. Inoj estas pli helgrizaj kaj havas kontraŭluman kontraston. Ambaŭ seksoj atingas 4.9 m de longo. Ili estas ĉirkaŭ 2.4 m longaj dum nasko.

Populacio kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Estis malpli ol 20 surstrandiĝoj de Ginkodenta baleno sur la marbordoj de Japanio, Tajvano,[1] Kalifornio, Galapaga Insularo, Novsudkimrio, Novzelando, Srilanko, Maldivoj, kaj la Markolo de Malako.[2] Ties vivejo estas esence tropika kaj de moderklimataj akvoj en Hindia kaj Pacifika Oceano. Ne estas nuntempe populaciaj ĉirkaŭkalkuloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 黃力勉, 2014, 5.1米柯維氏喙鯨 擱淺蘭嶼. 台東報導
  2. Dalebout, Merel Louise. (2002) Species identity, genetic diversity, and molecular systematic relationships among the Ziphiidae (beaked whales). ProQuest: The University of Auckland (New Zealand), p. 249.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]