Gintaras Linas Grušas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gintaras Linas Grušas
blazono de la ĉefepiskopo
blazono de la ĉefepiskopo
blazono de la ĉefepiskopo
Persona informo
NomoGintaras Linas Grušas
Dato de naskiĝo23-a de septembro 1961
NaskiĝlokoVaŝingtono
Aĝo62
Okupoj kaj profesioj
Okupoĉefepiskopo
Geografio
ŜtatoLitovio
Lingvoj
Parolata lingvopola lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Gintaras Linas Grušas (naskiĝis la 23-an de septembro 1961 en Vaŝingtono) estas litova ĉefepiskopo.

Gintaras Grušas (2017)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Episkopo Gintaras Grušas naskiĝis la 23-an de septembro 1961 en Vaŝingtono. Antaŭ la pastraj studoj, li akiris bakalaŭrecon pri matematiko kaj informatiko en Kalifornia Universitato, laboris en korporacio IBM.

En 1989 li eniris en Universitaton de Franciskanoj (Ŝtato Ohio), poste daŭrigis studojn en Papa Kolegio de Sankta Beda kaj Papa Litova Kolegio de Sankta. Kazimiro. En Papa Universitato de Sankta Tomaso de Akvino G. Grušas akiris bakalaŭrecon pri teologio, licencion kaj doktoran gradon pri eklezia juro.

En 1994 ĉefepiskopo A. J. Bačkis ordinis lin kiel pastron. En la sama jaro li estis elektita ĝenerala sekretario de Litova Episkopa Konferenco.

Dum 2001-2003 G. Grušas estis rektoro de Vilna Pastra Seminario de Sankta Jozefo, en 2002 estis denove nomumita ĝenerala sekretario de Litovia Episkopa Konferenco. En 2003 al li estis donita titolo de monsinjoro.