Ginza Raba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ginza Raba    ࡂࡉࡍࡆࡀ ࡓࡁࡀ
Ginza Raba    ࡂࡉࡍࡆࡀ ࡓࡁࡀ
sankta libro
Aŭtoroj
Aŭtoro
  • aŭtoreco estas nekonata
Lingvoj
Lingvo mandaja lingvo
Eldonado
Eldondato 1-a jarcento de nia erao
vdr

La Ginza Raba (en la klasika mandaja [1], latinliterigite: Ginzā Rabā, laŭvorte "Granda Trezoro"), Ginza Rba, aŭ Sidra Raba (en la klasika mandaja [2]), antaŭe latine nomita Codex Nasaraeus, estas la plej longa kaj la plej grava sankta skribaĵo de mandajismo. Ĝi ankaŭ estas foje referita kiel la "Libro de Adamo".

Lingvo, periodo de ekesto kaj aŭtoreco[redakti | redakti fonton]

La lingvo uzata estas la klasika mandaja, variaĵo de la orienta aramea lingvo skribita en la mandaja skribo (kancelaria skribo de la Parta Imperio), simila al la siria skribo. La aŭtoreco estas nekonata, kaj la periodo de ekesto estas demando pri debato. Kelkaj sciencistoj supozas ĝin en la 2-a ĝis 3-a jarcentoj, dum aliaj kiel ekzemple S. F. Dunlap metas ĝin en la 1-a jarcento.[3] Pri malgrandaj postaj redaktadoj ĝis la frua 7-a jarcento vidu la sekvan ĉapitron.

La plej frua konfirmita mandaja skribisto estis Ŝlama Beth Kidra, virino, kiu kopiis la Maldekstran Ginza iam ĉirkaŭ la jaro 200 de nia erao.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La sankta skribaĵo Ginza Rabba estas dividita en du partojn - la "Dekstra Ginza" (mandaje Ginza Jamin), enhavanta 18 librojn, kaj la "Maldekstra Ginza" (mandaje Ginza Smal), ankaŭ nomita "La Libro de la Mortintoj", enhavanta 3 librojn.

mandajoj dum preĝado

Ginza Rabba-kodeksoj tradicie enhavas la "Dekstran Ginza" sur unu flanko, kaj, kiam renversite, legeblas la Maldekstra Ginza. La parto "Dekstra Ginza" enhavas sekciojn traktantajn teologion, kreadon, etikon, historiajn, kaj mitajn rakontojn; ĝiaj ses kolofonoj rivelas ke ĝi estis laste redaktita en la frua islama Epoko, do komence de la 7-a jarcento. La Maldekstra Ginza traktas la animon de homo en la post-vivo; ĝia kolofono rivelas ke ĝi estis redaktita lastfoje centojn da jaroj antaŭ la islama Epoko.[4]

Ekzistas diversaj manuskripto-versioj kiuj diferencas unu de la alia. La versioj ordigas ĉapitrojn malsame unu de la alia, kaj ankaŭ teksta enhavo malsamas.

Resume la skribaĵo Ginza Rabba estas kompilo de diversaj buŝaj instruoj kaj skribaj tekstoj, datante de antaŭ ilia redaktado en la du volumoj. Ĝi inkludas literaturon pri vasta gamo de temoj, inkluzive de liturgio kaj himnoj, teologiaj tekstoj, didaktikaj tekstoj, same kiel kaj religian kaj sekularan poezion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ࡂࡉࡍࡆࡀ ࡓࡁࡀ (Ginzā Rabā) - se via komputilo havas taŭgan literaron
  2. ࡎࡉࡃࡓࡀ ࡓࡁࡀ (Sidrā Rabā) - same (rekomendatas la literaro Kurinto)
  3. "Sod, The Son of the Man" Paĝo III, S. F. Dunlap, eldonejo Williams kaj Norgate, 1861
  4. Häberl, Charles G. (2007). Häberl, Charles G. (2007): Introduction to the New Edition, kun nova enkonduko kaj traduko de la originala antaŭparolo de Charles G. Häberl, COI:10.7282/T3C53J6P